Uzantaj iloj

Retejaj iloj


europa_himno

Eŭropa Himno

MuzikoLudwig van Beethoven
Esperanta tekstoUmberto BROCCATELLI
Tiponova teksto

Proponata kiel la himno de EU.

Teksto

.

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

Poŝtelefone

Eksteraj ligoj

europa_himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)