Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fabellando

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fabellando

MuzikoUnto MONONEN
Esperanta tekstoTuomo GRUNDSTRÖM
Esperanta plenumoFrançoise Rochette
Tipotraduko
Originala plenumoHenry THEEL
Originala teksto Unto MONONEN

La “finna nacia tango” devenas verŝajne el 1949 kiam Unto Mononen estis 19-jara. La unua versio de Henry THEEL aperis 1955. La plej sukcesa versio estas de Reijo TAIPALE el 1962.

Teksto

Sabla strando en la lando ie trans la mar’
sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’
Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj estas for

Refreno:

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi

Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’
al amata, dezirata estu mia pont’
Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi
Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi

Refreno

Originala teksto: Satumaa

Aavan meren tuolla puolen jossakin on maa
Missä onnen kaukorantaan laine liplattaa
Missä kukat kauneimmat luo aina loistettaan
Siellä huolet huomisen saa jäädä unholaan

Refreno:

Oi jospa kerran sinne satumaahan käydä vois
Niin sieltä koskaan lähtisi en linnun lailla pois
Vaan siivetönnä en voi lentää
Vanki olen maan
Vain aatoksin mi kauas entää
Sinne käydä saan

Lennä laulu sinne missä siintää satumaa
Sinne missä oma armain mua odottaa
Lennä laulu sinne lailla linnun liitävän
Kerro että aatoksissain on vain yksin hän

Refreno:

Eksteraj ligoj

fabellando.1327928235.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)