Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Vladimir Türk |
---|---|
MIDI | falsa_karto.mid |
Da trajnoj kiom sonas tra l'ravino
da homoj kiom portas ties kur'
nur mi kaj frat' kun pezo en animo
atendas je la patra alvetur'
Falsa, patro, estis via karto
kaj mava tiu, kiu ĝin disdonis
vi vane revis pri pli bona farto,
atendas vin mi kaj frato
Ne tristu, ke la granda sortruleto
faltigis vin kaj igis homruin'
ke ne sukcesis ĉiuj viaj vetoj
ĝi por ni gravas ete, kredu nin
Ne zorgu pri la trajnoj, patro kara
vi hejme estas, ĉiu konas vin
la voj' neniam estos pli valora
mi kaj la frato ĉiam amas vin.