Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fama_greka_sagxegulo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

fama_greka_sagxegulo [04.11.2015 13:58]
fama_greka_sagxegulo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Fama, greka saĝegulo ======
  
 +^Muziko|[[E. Windeballe]]|
 +^Esperanta teksto|[[Oscar Bünemann]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Fama, greka sagxegulo,
 +„Kavaliro de l’ barelo”,
 +kun animo sen makulo
 +kaj kun virtoj de angxelo
 +
 +volis sercxi samvirtulojn
 +ekster la barelinterno
 +kaj direktis la okulojn
 +cxiuloken per lanterno.
 +
 +Kun lanterno en la mano
 +li esploris kaj vagadis
 +gxis la bord' de l’ oceano. —
 +Sensukcese li sercxadis.
 +
 +Cxar nenie li atingis,
 +kion li ektrovi volis,
 +la lanternon li estingis
 +kaj denove sin izolis.
 +
 +Mi ne estas sagxa ulo.
 +Mi ne logxas en barelo,
 +Mi ne estas sen makulo.
 +Mankas virtoj de angxelo.
 +
 +Sed mi gebonulojn trovas
 +cxiuloke kun facilo.
 +Sur la gxustan vojon movas
 +min mirinde bona ilo.
 +
 +Gxia nomo: Esperanto.
 +Gxia signo: Verda stelo.
 +Dank' al tiu vojhelpanto
 +mi ne estas en malhelo.
 +
 +Vane uzis Diogeno
 +la lanternon filozofan,
 +Mi profite kaj sen peno
 +uzas lingvon Zamenhofan.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_f esperanto}}