Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fidela_amo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fidela amo

Muzikoturingia popolkanto
Esperanta tekstoL. E. MEYER
Tipotraduko
Originala titoloAch, wie ist's möglieh dann

Teksto

Kiel ebliĝus do,
Ke mi vin lasos, ho!
Kore mi amas vin,
Ja, kredu min!
Mian animon ĉi
Tute okupas vi,
Ami alian ajn
Ne povas mi!

Jen, la malgranda flor'
Restu ĉe via kor',
Emblem' ĝi de fidel',
Blua laŭ ĉiel'!
Se floro kaj esper'
Eĉ mortos sur la ter',
L' amo en mia kor'
Ne flugos for!

Se estus birdo mi,
Estus mi tuj ĉe vi,
Mi, spite la vultur',
Vin celus nur!
Ekpaf' se trafus min,
Falus mi antaŭ vin,
Konsole mortus mi:
Se ploras vi!

fidela_amo.1366988246.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)