Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fil

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

fil [04.11.2015 13:59]
fil [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Fil' ======
  
 +^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]|
 +^Muziko|[[Supernova]]|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Kiam beb' li perdis patron
 +pro forgesinda veturila akcident'​
 +Sed dum tempo velke pasis
 +la viv' petolis, sorto ŝvebis sen prudent'​
 +
 +kiam paĉj' li perdis bebon
 +nun ja ne restis plu tunelofina bril'
 +ĉar la astroj jam verdiktis
 +ke lin mankos poreterne fil', jes
 +fil', jes...
 +
 +
 +ĉu mi plu eltenu ĝin sen ribel'?​
 +Mian vivon sub sufera sigel'
 +Avo, patro, filo, mankas cel'
 +ĝis revido eble en la ĉiel'​...
 +
 +
 +Iam li pri viv' akceptos
 +ke arbitro ofte blinde regas nin
 +se el kaĝ' anim' liberos
 +ĝi ne tial kolerrajdu al destin'​
 +
 +Iam vivo lin kompatu
 +kaj novan vojon montru per sugesta bril'
 +ne malfrue li konkludu
 +ke tre amus lin adopta fil'
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_f roko esperanto}}