Uzantaj iloj

Retejaj iloj


filino_de_torkil

Filino de Torkil

MuzikoFeroa balado malnova
Esperanta tekstoMartin STRID
Tipotraduko
Originala tekstoFeroa balado malnova

& Filino de Torkil:
< Rekante 19 el 27 batoj, entute 1620 paŝoj dum 16 minutoj. Norda Kantaro #4451.
Notis H. C. Lyngbye laŭ manuskripto de Schrøter (Færøiske Qvæder, 1822), krom strofoj '6 kaj '52 laŭ A.C. Evensen.
El feroa tradukis Martin Strid (2016). Duoble tradukiĝis strofoj '4, '21, '26, '27, '38, '41, '44 kaj '49.
Klarigoj (*):
'1 Torkil estas viruĉa nomo. ; Pli trafa traduko estus “Bone min zorgis” aŭ “Bone al mi ordigis”.
'14 Iranto = ĉevalo.
'17 La buŝo de la ĉevalo.
'34 Asa estas virina nomo.>

(#Melodio: <1,7:27> (oso /sodo doododo rere so;so somi; sososo soso fami relmi; fa mimi re do; rere rere rerere soso somi; sososo soso faamimi remi; fa mimi re do)×60)+

(&Strofoj:

'1 /Torkil* havas filinojn du, (×: – ja danci –) longe matene dormas plu. (×: – Bone min ŝancis*, ; jen mi volas plankon antaŭen danci, ; kvankam vi mian vivon minacis, ; bone min ŝancis.)
'2 Dorme ili trankvilis, ….. ĝis la liton suno brilis. …..
'3 Ili longe dorme kuŝas, ….. ĝis la sunbrilo liton tuŝas. …..
'4a Torkil iras kabanon, ….. vekas filinon bonan. …..
'4b Torkil iras al ĉambro, ….. vekas filinojn ambaŭ. …..
'5 “Ekstaru, Katrin, mia filin', ….. preĝejulo atendas vin.” …..
'6 “Se li ne atendos, ….. rajde lin forsendu!” …..
'7 Katrin sur lito sidas, ….. longe ŝi vestiĝas. …..
'8 Ŝi surmetis silkan robon, ….. naŭjunulinan manlaboron. …..
'9 Bluan mantelon sur ĝin supro, ….. orfadeno en ĉiu kudro. …..
'10 Katrin sursidas litan stumpon, ….. metas al si skarlatajn ŝtrumpojn. …..
'11 Skarlata ŝtrumpo kaj bona ŝu' ….. blankaj manoj ĉe ŝultroj du. …..
'12 Katrin orkombilon prenas, ….. kombas hararon kun silka rimeno. …..
'13 Ŝi kombas hararon kun silko eta, ….. oran kronon ŝi supre metas. …..
'14 Katrin ĉevalejon iras, ….. grizan iranton* ŝi elstiras. …..
'15 Elstiras ŝi unun, elstiras ŝi duujn, ….. plej bonan ŝi selon metis sure. …..
'16 Soldato tie ne ĉeestas, ….. metas mem Katrin bridilon sur beston. …..
'17 Soldato tie ne pretas, ….. mem Katrin bridilon en buŝon* metas. …..
'18 Rajde ŝi laŭ strato spuris, ….. bruis dum ŝia iranto kuris. …..
'19 Al suda deklivo venis ŝi, ….. ŝin renkontis paŝtistoj tri. …..
'20 Laŭ vojo ŝi venis iom plu, ….. ŝin renkontis paŝtistoj du. …..
'21a Mezen ŝi venis en tero komuna, ….. ŝin renkontis paŝtisto unu. …..
'21b Mezen ŝi venis en herbo mola, ….. ŝin renkontis paŝtisto sola. …..
'22 “Aŭdu, Katrin, parolas mi vin, ….. estu vi mia vespera virin'?” …..
'23 “Prefere mi lasos vivon mian, ….. ol esti vespera virino via.” …..
'24 “Ĉu volas vi lasi vivon vian, ….. ol esti vespera virino mia?” …..
'25 Paŝtisto glavon sian skuis, ….. li fendis Katrinon en pecojn du. …..
'26a Kie ŝian sangon ŝmiris, ….. eklumiĝis al ĉiuj iroj. …..
'26b Kie ŝian sangon difektis, ….. eklumiĝis al ĉiuj direktoj. …..
'27a Kie kuŝis ŝia kapo, ….. fonto saniga teron ekfrapos. …..
'27b Kie ŝia kapo kuŝis, ….. fonto saniga el tero duŝis. …..
'28 Kie ŝia korpo kuŝis ….. preĝejo stariĝis kaj sur ĝi kruco …..
'29 Paŝtisto hejmen iris al bien' ….. ekstere al li staris Torkil jen …..
'30 “Aŭdu, paŝtisto, mi diras al vi, ….. ĉu ne vidis Katrinon, filinon de mi?” …..
'31 “Jes ja, ŝin mi vidis vere, ….. en Maria preĝejo ŝi estis hieraŭ.” …..
'32 “Torkil, Torkil, mi pruntu domon ….. malsanega mi estas homo!” …..
'33 “Pretas ja domo pura, ….. eĉ se estus paŝtistoj pluraj. …..
'34 Asa* eta, lumigu kandelon, ….. paŝtisto jen al lito celos!” …..
'35 Asa la liton kabanan, ….. pretigas por la knabo malsana. …..
'36 “Asa eta, dormu ĉe mi, ….. silkan robon mi donos al vi!” …..
'37 “Unue mi silkan robon vidu, ….. poste mi ĉe vi kuŝiĝu.” …..
'38a Kiam ŝi silkan robon spektas, ….. fratinsignon rekonas rektan. …..
'38b Kiam ŝi silkan robon vidis, ….. fratinsigno lin perfidis. …..
'39 “Asa eta, dormu ĉe mi, ….. bluan mantelon mi donos al vi!” …..
'40 “Unue mi bluan mantelon vidu, ….. poste mi ĉe vi kuŝiĝu.” …..
'41a Kiam ŝi bluan mantelon spektas, ….. fratinsignon rekonas rektan. …..
'41b Kiam ŝi bluan mantelon vidis, ….. fratinsigno lin perfidis. …..
'42 “Asa eta, dormu ĉe mi, ….. oran kronon mi donos al vi!” …..
'43 “Unue mi oran kronon vidu, ….. poste mi ĉe vi kuŝiĝu.” …..
'44a Kiam ŝi oran kronon spektas, ….. fratinsignon rekonas rektan. …..
'44b Kiam ŝi oran kronon vidis, ….. fratinsigno lin perfidis. …..
'45 Asa ĵetis al sojlo pordon: ….. “Havu paŝtisto bonnokton en ordo.” …..
'46 Asa iras al patro sia: ….. “Murdis paŝtisto filinon vian.” …..
'47 “Kiu aŭdacas min tion mesaĝi, ….. aŭ kiu la faron fari kuraĝis?” …..
'48 “Mi aŭdacas vin tion mesaĝi, ….. Paŝtisto la faron fari kuraĝis.” …..
'49a Torkil vokas al du fraŭloj: ….. “Iru al maro, faru fajron.” …..
'49b Torkil vokas al fraŭloj du: ….. “Ĉe maro fajron bruligu nun. …..
'50 Iru al maro, faru fajron, ….. tie paŝtisto brulon salajros.” …..
'51 Estis en la nova mateno, ….. brulis paŝtisto sur verda ebeno. …..
'52 Estis en matena pleno, ….. brulis paŝtisto sur verda tereno. ….. )

Tonsilabe

.# Filino de Torkil: <1,7:27> (oso /sodo doododo rere so;so somi; sososo soso fami relmi; fa mimi re do; rere rere rerere soso somi; sososo soso faamimi remi; fa mimi re do)×60

Eksteraj ligoj

filino_de_torkil.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)