Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fingan

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Finĝan'

Esperanta tekstoJosef Kohen-Cedek
Tipotraduko
Origina tekstoHaim Hefer

Teksto

Blovetas facila la vent'
Brulknaras lignar' de taĉment'
La flamoj en fajra kankan'
Leviĝas kun fum-timian';
Kantante mi sidas,
La kafon dividas:
Rondiru, rondiru finĝan'(*)!

Al karb' ĵetu mi kun aklam'
Branĉaron - la nutron de flam',
Ĝi brulu kun klaka rikan' -
Al nia kantad' - akompan';
La flamo jen fumas,
Branĉetojn konsumas,
Rondiru, rondiru finĝan'!

Jen bolas en lada karaf'
Trinkaĵo de reĝoj, - la kaf';
Aldonas al ĝi kapitan',
Sukeron kun akv' el Jordan';
Kelkfoje ĝi bolu,
Ni kantu, petolu,
Rondiru, rondiru finĝan' !

Trifoje jam ŝaŭmis la kaf'
En pret' de elverŝ', kiel laf';
Leviĝu tasetoj je san'
De ĉiu bravul'-partizan'!
La kafo vaporas,
Bonguste odoras,
Rondiru, rondiru finĝan'!

Po iom, kafguton post gut'
Ni trinkas el tasoj per glut',
Kaj jen fanfaronas rotan'
Pri sia milita roman':
Pri luktoj, konkero
(Ĵurante pri l' vero…)
Rondiru, rondiru finĝan'!

Omaĝas ni dum. la trinkad'
La falon de rot-kamarad',
Dum marŝo de la karavan'
Faligis lin paf-uragan'…
Kun larm' en okuloj
Funebras bravuloj…
Rondiru, rondiru finĝan'!

Forpasas la jaroj post jar',
Riveroj plu fluas al mar'…
Neniam komprenos fremdul'
Korpremon de nia bravul'!
Do kantu kun sento
La tuta taĉmento:
Rondiru, rondiru finĝan'!

  • ) “Finĝano” estas konusforma kruĉeto por kuiro de kafo, kutime uzata en Mezoriento.
fingan.1363736751.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)