Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flandra_kara_land

Flandra, kara land’

TekstoFrans LIEKENS
MuzikoJan BROECKX
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Pri kio kantas alta tur’
Kun ora vivokron’?
Pri humiligo kaj terur’
En Flandra region’!
Flandrujo, kara nia land’,
Triumfa iĝu via kant’!

Pri kio kantas Skeldriver’
Fluanta tra la land’,
En kiu brilas la prosper’
Samkiel diamant’?
Ĝi krias: Flandro, gardu vi
Pri prefero lingvo kaj naci’!

Ondantu do kant’ de river’,
Sonadu tura kant’,
Konscion verŝu pri fier’
En koron de l’aŭdant’!
Pretigu lin por la batal’
Por flandraj rajt’ kaj ideal’!

Rekantaĵo:

Flandra, kara land’,
Estu for la bant’, Flandrujo…
Flandra, kara land’,
Estu for la bant’, Flandroland’!
flandra_kara_land.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)