Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flandroland

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

flandroland [04.11.2015 14:02]
flandroland [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Flandroland’ ======
  
 +^Teksto|Willem GISSELS|
 +^Muziko|Renaat VEREMANS|
 +^E-teksto|[[Martha VERVLOET]]|
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +
 +Herbejoj similaj al maroj,
 +Verdantaj rivera cxe flu’;
 +Jen pacaj vilagxoj, jen urboj
 +kun turoj de bela konstru’;
 +Fruktdonaj kamparoj, arbaroj,
 +Erikebenajxoj sen lim’!
 +Belecon cxi tiun mi gardi
 +Deziras kun gxoj’ en l’anim’!
 +
 +El bildoj, pentrajxoj kaj kantoj,
 +El cxio de arta valor’,
 +Profunde sentita vi brilas,
 +Per sorcx’ cxirkauxita kaj glor’!
 +Spegulas vi l’emon de l’viaj,
 +Retrovas en ili vin vi;
 +Am’ mia ne malpligrandigxos,​
 +Mi amos vin ja pli kaj pli.
 +
 +//​Rekantajxo://​
 +>Por Flandroland’,​ Flandroland’,​
 +Tremu kor’ mia kun arda plezur’;
 +Land’ mia ja estas la lando
 +De l’ vasta, pacema natur’!
 +
 +{{tag>​kanto litero_f flandra}}