Uzantaj iloj

Retejaj iloj


floro_kaj_abelo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Floro kaj Abelo

Teksto

en profundejo de via mens'
mi volas loĝi kun granda intens'
vekiĝu via ina sens'
ne kaŝiĝu via pens'

en profundejo de via mens'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'

hoooo… (kion vi volas?)
hoooo… (kion vi volas?)
hoooo… (kion vi volas?)

venu ĉe min… (kiel ĉe l' lastfoj')
venu ĉe min…

en profundejo de konscienc'
mi volas hasti al rekomenc'
troviĝas tie mia esenc'
kaj la fina rekompenc'

en profundejo de konscienc'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'

venu ĉe min… (kiel ĉe l' lastfoj' )
venu ĉe min…

floro_kaj_abelo.1184408155.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)