Uzantaj iloj

Retejaj iloj


flugadi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Flugadi

TekstoFranco MIGLIACCI
MuzikoDomenico MODUGNO
E-tekstoLuigi MINNAJA
KantasAlberta CASEY

Origina titolo: VolareNel blu dipinto di blu

Teksto

Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu,
miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu',
poste subite mi estis de l'vento rabita,
kaj ekflugadis mi tra la ĉiel' infinita

Refreno:

Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu' restante ĉiele kun ĝu'
mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno
pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝis makupre sub mi
kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi
Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu' restante ĉiele kun ĝu'

Sed ĉiu sonĝo forsvenas ĉe l'taga fruhor'
ĉar subirante la luno kunportas ĝin for
sed mi plurevas en viaj okuloj brilhelaj
bluaj samkiel ĉielo puntita je steloj

Refreno

flugadi.1265404882.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)