Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Miloš Raveň |
Origina titolo | Zaleť sokol, biely vták |
MIDI | flugu_falko_blanka_bird.mid |
Flugu falko, blanka bird',
al knab' mia giru.
Kun centfoja korsalut',
kun centfoja korsaluť,
al li flustre diru.
Ke li venu dum vesper',
ke mi lin tre petas,
ke mi ege amas lin,
ke mi ege amas lin,
en la kor' lin bredas.
Sed li forrifuzis min,
ke li ne plu venos.
Ke li en alia lok',
ke li en alia lok'
junedzinon prenos.
Rememoru nur, karul',
kion vi promesis.
Poreternan amon vi,
poreternan amon vi
al mi ĵurkonfesis.