Uzantaj iloj

Retejaj iloj


for

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

For!

Teksto?
Muziko?
KantasEsperanto Desperado

Teksto

Mi iris al la horizonto
por vidi kie ĝi malaperas
Mi etendis miajn okulojn
sed ĝi daŭre estis longe for
Ĝi estis for, longe for

Mi faris telefonalvokon
al mia amatin'
Ŝi tute ne respondis
do mi iris al ŝia hajm'
Sed ŝi estis for, longe for

Mi iras al drinkejo
por ebriigi min
sed kiam mi volis pagi
mi ne trovis mian monon
ĝi estis for, longe for

Mi volis fari koncerton
kaj ludi mian muzikon
sed kiam mi staris sur la scenejo
malaperis la publik'
Ĝi estis for, longe for

for.1446642131.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)