Uzantaj iloj

Retejaj iloj


forte_staras_montkasteloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Forte staras montkasteloj

AŭtoroFranz Kugler (1826)
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloAn der Saale hellem Strande

Teksto

Forte staras montkasteloj
Ĉe la bord' de l’Sal-river'.
Teren falis la tegmentoj,
Tra la haloj blovas ventoj,
Nuboj migras tra l’aer'.

Ja forestas kavaliroj,
Jam ne sonas ŝild' kaj lanc’;
Musko kovras la ruinojn,
Sed graciajn fe-knabinojn
Iam vidis ni en danc'.

Nin salutas ĉarmulinoj
Kun afabla bonhumor';
Ni rigardas en la rondo,
Bele floras nia mondo,
Ĝojas kelka juna kor'!

Ni forlasas la kastelon.
El la haloj de l'ruin'
Sonas nun adiaŭ-kantoj:
Ĝis revido; vi migrantoj!
Tukoj postsalutas nin.

forte_staras_montkasteloj.1295563506.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)