Uzantaj iloj

Retejaj iloj


franca_majo

Franca Majo

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Ankaŭ se nia ribelo
tute ne estis en via la celo,
se la timo pro la vido
klinigis vian vizaĝon,
se la fajro ne atingis
eĉ vian posedaĵon,
ankaŭ se vi vin taksas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.

Eĉ se nenio okazas
laŭ viaj burĝaj sentoj,
fabrikoj refunkcios,
kaptitoj: du-tri studentoj.
Vi taksas ĝin amuzo
de kio estos malgranda uzo;
klopodu nun vin pensi kvitaj:
vi estas same envolvitaj.

Ankaŭ se vi ekfermis
viajn pordojn je nia veno,
kiam nokte nin postkuris,
la polico je marŝa veno,
ne tuŝis vin la akro
de tiu fimasakro.
Ankaŭ se vin ne tuŝis tio
vi estis tie, laŭ nia opinio.

Ankaŭ se ĉe via pordo
ne plu regas la malordo,
nek estas la ĥaoso
de nia ribela etoso,
eĉ se vi plene fidas
je tio kion vi televidas,
ankaŭ se vi vin verdiktis kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.

Se vi havas opinion
ke ŝanĝis ni nenion,
ĉar vi balotis nove
por la ordo kaj malprove
ĉar elektis vi forpelon
de ĉia ŝanĝo, de ĉia ribelo,
ni venos ree al via pordo,
kaj ni fajfados pri via ordo:
kvankam vi vin kredas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.

franca_majo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)