Uzantaj iloj

Retejaj iloj


franca_majo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

franca_majo [04.11.2015 13:58]
franca_majo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Franca Majo ======
 +//Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]//
 +===== Teksto =====
 +Ankaux se nia ribelo
 +tute ne estis en via la celo,
 +se la timo pro la vido
 +klinigis vian vizagxon,
 +se la fajro ne atingis
 +ecx vian posedajxon,
 +ankaux se vi vin taksas kvitaj
 +vi estas tamen envolvitaj.
 +
 +Ecx se nenio okazas
 +laux viaj burgxaj sentoj,
 +fabrikoj refunkcios,
 +kaptitoj: du-tri studentoj.
 +Vi taksas gxin amuzo
 +de kio estos malgranda uzo;
 +klopodu nun vin pensi kvitaj:
 +vi estas same envolvitaj.
 +
 +Ankaux se vi ekfermis
 +viajn pordojn je nia veno,
 +kiam nokte nin postkuris,
 +la polico je marsxa veno,
 +ne tusxis vin la akro
 +de tiu fimasakro.
 +Ankaux se vin ne tusxis tio
 +vi estis tie, laux nia opinio.
 +
 +Ankaux se cxe via pordo
 +ne plu regas la malordo,
 +nek estas la hxaoso
 +de nia ribela etoso,
 +ecx se vi plene fidas
 +je tio kion vi televidas,
 +ankaux se vi vin verdiktis kvitaj
 +vi estas tamen envolvitaj.
 +
 +Se vi havas opinion
 +ke sxangxis ni nenion,
 +cxar vi balotis nove
 +por la ordo kaj malprove
 +cxar elektis vi forpelon
 +de cxia sxangxo, de cxia ribelo,
 +ni venos ree al via pordo,
 +kaj ni fajfados pri via ordo:
 +kvankam vi vin kredas kvitaj
 +vi estas tamen envolvitaj.
 +
 +{{tag>​litero_f kanto}}