Uzantaj iloj

Retejaj iloj


franca_trinkkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Franca trinkkanto

Esperanta tekstoA. Schwartz
Tipotraduko
Originala tekstoFranca trinkkanto

Teksto

Trinki guton estas tre agrable,
trinki guton estas ĝu',
sed kondiĉe, ke… vi falu ne subtable,
trinki guton estas tre agrable,
kiam oni estas du.

Refreno:

Jen mia glas'… la-la-la-la
jen mia glas'… la-la-la-la
por trinki nun kun vi.

Venu al arbaro, karulino,
venu al arbar' kun mi.
Tie kreskas la plej bona vitamino,
venu al arbaro, karulino,
kial resti tie-ĉi?

Refreno

Al mi plaĉas ŝinko kaj kolbaso
kaj rideto de fraŭlin',
tamen plaĉas pli guteto en la glaso,
al mi plaĉas sinko kaj kolbaso,
tamen pli la blanka vin'.

Refreno

Ne! mi ne donacas mian floron,
mi konservas ĝin por mi,
tiom pli, ke mi ne konas la sinjoron,
kiu volas havi mian floron,
mi konservas ĝin por mi.

Refreno

La samideanoj havas voĉon,
sed malofte u…zas ĝin,
ili metas ĝin profunde en la poŝon,
la samideanoj havas voĉon,
sed neniu aŭ…das ĝin,

Refreno

franca_trinkkanto.1364061597.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)