Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fratoj_al_sun_libereco

Fratoj al sun', libereco

E-tekstoRauschenbach
E-teksto 4J. BURGER
Tipotraduko
Originala titoloBrüder, zur Sonne…
MIDIfratoj_al_sun_libereco.mid

Noto: rusa ruĝgvardista marŝo

Teksto

Fratoj al sun', libereco,
fratoj nun supren al lum'!
Hel' el mallum' estinteco
brilas la suno nin nun.

Vidu la fratoj milionoj
venas el nokto al ni,
ĝis la sopir' de legionoj
turnos la sorton de vi.

Donu la manon nun frato,
moku pri morto kaj fal';
for la sklavec' kaj malsato,
sankta la lasta batal'!

Rompu la jug' de l'tirano,
kiu turmentas vin.
Flirtu la sangruĝa flago,
super la mond' svingu ĝin!

Teksto 2

Fratoj, al sun', al libero,
Fratoj, nun supren al lum'!
Hele tra nigra infero
Brilas estont' al ni nun.

Vidu, la frataj milionoj.
Venas el nokto al ni,
Ĝis la sopir' de legionoj
Turnos la sorton de ni.

Donu la manon nun, frato,
Moku pri morto kaj fal':
For la sklavec' kaj malsato,
Sankta la lasta batal'!

For nun la jug' kaj la plago,
Kiuj turmentas vin.
Flirtu la sangruĝa flago,
Super la mond' svingu ĝin!

Teksto 3

Fratoj, ho supren, al pinto!
Al la liber', al la sun'!
Post la malhela estinto
Ridas estont' al ni nun!

Vidu, jam frataj milionoj
Venas el nokt' al renkont'.
Kaj la sopir' de l' legionoj
Turnos la sorton de l' mond'.

Donu la manon do, frato!
Moku pri mort' kaj fatal'.
For la sklavec' kaj malsato,
Sankta la lasta batal'!

Teksto4

Himno

Fratoj, al luma libero;
Fratoj, leviĝu al sun'!
Brilas el nigra pasinto
Hele estonto nin nun.

El la mallumo senfine
Venas proleta fratar'
Niajn postulojn ekaŭdas
Ĉiuj sur tero kaj mar'.

Fratoj, kunigu la fortojn;
Spitu je morto, fatal'!
Sklavoj neniam plu estu,
— Sankta la fina batal'!

Ĉiujn tiranojn sur tero
Pelu for, — ni — l' avangard'!
Super proleta mond' flirtu
Nia sangruĝa standard'!

fratoj_al_sun_libereco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)