Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fratoj_al_sun_libereco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fratoj al sun', libereco

E-tekstoRauschenbach
Originala titoloBrüder, zur Sonne…
MIDIfratoj_al_sun_libereco.mid

Noto: rusa ruĝgvardista marŝo

Teksto

Fratoj al sun', libereco,
fratoj nun supren al lum'!
Hel' el mallum' estinteco
brilas la suno nin nun.

Vidu la fratoj milionoj
venas el nokto al ni,
ĝis la sopir' de legionoj
turnos la sorton de vi.

Donu la manon nun frato,
moku pri morto kaj fal';
for la sklavec' kaj malsato,
sankta la lasta batal'!

Rompu la jug' de l'tirano,
kiu turmentas vin.
Flirtu la sangruĝa flago,
super la mond' svingu ĝin!

Teksto 2

Fratoj, al sun', al libero,
Fratoj, nun supren al lum'!
Hele tra nigra infero
Brilas estont' al ni nun.

Vidu, la frataj milionoj.
Venas el nokto al ni,
Ĝis la sopir' de legionoj
Turnos la sorton de ni.

Donu la manon nun, frato,
Moku pri morto kaj fal':
For la sklavec' kaj malsato,
Sankta la lasta batal'!

For nun la jug' kaj la plago,
Kiuj turmentas vin.
Flirtu la sangruĝa flago,
Super la mond' svingu ĝin!

Teksto 3

Fratoj, ho supren, al pinto!
Al la liber', al la sun'!
Post la malhela estinto
Ridas estont' al ni nun!

Vidu, jam frataj milionoj
Venas el nokt' al renkont'.
Kaj la sopir' de l' legionoj
Turnos la sorton de l' mond'.

Donu la manon do, frato!
Moku pri mort' kaj fatal'.
For la sklavec' kaj malsato,
Sankta la lasta batal'!

fratoj_al_sun_libereco.1366880141.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)