Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fratoj_vidu_rugxa_flago

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fratoj, vidu - ruĝa flago

Teksto

Fratoj, vidu - ruĝa flago flirtas antaŭ vi,
sub standardo de l'libero jam ariĝu ni!
Malamiko, se minacas, kresku nia fort'!
Do antaŭen! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Kvankam jam gefratoj falis, refirmiĝu l'front',
El la sango de l'viktimoj ĝermas la estont'.
Vidu la popolmizeron - estas via sort!
Do antaŭen! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Pro turment' kaj persekuto ne etiĝos far' —
El la fundo de l'doloroj ardas la flamar'.
Morton al ekzekutistoj ne perdiĝu vort'!
Do antaŭen! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Post la fina venkbatalo, - for la armilar'!
Kreu grandan, fratan ligon super ter' kaj mar'!
Vidu, kiel ĝoje brilas suno tra l'aer' -
Do antaŭen! la devizo: nia estu ter'!

fratoj_vidu_rugxa_flago.1288364483.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)