Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fraulina_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fraŭlina kanto

Esperanta tekstoGELETA Ernő
Tipoadapto

Ŝerca teksto por la hungara infana kanto “Iras-iras la vapor-lokomotivo al la urbo Kanizsa…”

Teksto

fraulina-kanto.jpg

Venis al mi Esperanto-invitilo,
Mi veturos, ĉar mi estas amkaptilo.
Ĉarmulino, facilino,
Eble mi revenos kiel junedzino.

Mi jam serĉis belan veston en la ŝranko.
Certe venos el la buboj granda kvanto.
Mia koro kaj la mamo,
Estas ĉiam preta por la nova amo!

Mi la buŝon kaj okulojn plibeligas.
Ekvidante virojn mi jam ĝoje ridas.
Ridetante, koramante,
Tio estas mia revo ekirante!

En la mano por veturo la bileto.
Mia cerbo pensas ĉiam je fileto.
Bela bubo estu edzo,
Kapti ĝojon, jen estas la grandebleco!

Alportis min buso kaj la vagonaro.
Al la urba, bela urba stacihalo.
Tie estas renkontiĝo,
Dolĉa kiso atendas min je la riĉo!

Inter kisoj, la paroloj al mi sonas.
Kaj la kisojn al la bubo mi redonas.
Palpebrumas, koro predas,
Ĉar mi jam en lia amo tute kredas!

Akompano, amindumo sur la vojo.
En la koroj ekloĝiĝis granda ĝojo.
Freŝa vento, amkonsento,
Ni rapide proksimiĝas al la venko!

Tiel agi en la mondo estus paco.
Ni ekvidis la preĝejon sur la placo.
Ni kuregu al la pastro,
La feliĉon dankas ni al Esperanto!

fraulina_kanto.1453669770.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)