Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fresxa_vento_fresxa_vivo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

fresxa_vento_fresxa_vivo [04.11.2015 14:01]
fresxa_vento_fresxa_vivo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Freŝa vento, freŝa vivo ======
  
 +^Muziko|[[E. Windeballe]]|
 +^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Fresxa vento, fresxa vivo
 +blovas de la altmontar'​
 +kaj en gaja ofensivo
 +pelas polvon el arkivo,
 +pusxas al agema far'.
 +
 +Vigla blovo, verva movo
 +tusxas niajn vicojn nun:
 +For metodoj de l’ malnovo,
 +sur aktar' senpova kovo!
 +Ek! Renkonte al la Sun'!
 +
 +Kiu volas mond-akiri,
 +estu preta por batal'​.
 +Ne utilas nur sopiri,
 +sed kuragxe pioniri,
 +lukti por la ideal'​!
 +
 +Belaj estas sapvezikoj
 +de la revo kaj imag',
 +belaj ankaux ​ statistikoj
 +kaj ekzaktaj la rubrikoj;
 +tamen venkas nur la ag'.
 +
 +Do, antauxen, karaj fratoj,
 +en batalon kun defi'!
 +Ne timigu vin la batoj  —
 +vi rebatu! Ja soldatoj
 +de l’ Ideo estu vi!
 +
 +Tra batalo kaj laboro
 +lumradias la Estont'​.
 +Venos horo, brilos gloro,
 +regos gxoj', jubilos koro:
 +Nia estos jam la Mond'!
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_f esperanto}}
fresxa_vento_fresxa_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)