Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fromagx_el_edamo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Fromaĝ' el Edamo

TekstoRaymond SCHWARTZ
MuzikoFranz Winkler
KantasJohan Valano - Claude Piron

El la sonkasedo “Frandu piron!” de Johan Valano, aperinta en 1982 ĉe la eldonejo Edistudio, Italio.

Teksto

Li estis maristo fidela,
Kiu post longa vojaĝ'
Al la fianĉino en hejma vilaĝ'
Revenis kun bulo da fromaĝ' .

Fromaĝ'el EDAMO-ĝi estu por vi
Pri mia amo la garanti' .
Konservu ĝin pie, sub silka paper'
Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper' !

Sed nia maristo tuj devis
Iri por nova vetur' .
Kaj lia fraŭlino kun plora murmur'
Promesis per plej solena ĵur' .

Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi,
Ke mia amo nur estos li-
Mi gardos vin pie, ĝis mia amant'
Revenos por edziĝi el transmara land' .

Kaj ĉiumatene, fidele
Al la fromaĝ` sur bufed' ,
Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked' ,
Ŝtelita ĵus el najbara bed' .

valano_frandu_piron.jpg

Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi,
Pri mia amo la garanti' .
Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ'
La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ' .

Sed ŝia maristo pereis,
Ve! en la ondoj de l' mar' .
Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar' ,
Nur per telegrama formular' .

Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort' ,
Jen telegramo pri lia mort'!
Torente plorante, la bona fraŭlin'…
Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin! :-)

Eksteraj ligoj

fromagx_el_edamo.1234246316.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)