Uzantaj iloj

Retejaj iloj


frua_mateno

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Frua Mateno

Muziko kaj vortoj de Jxormart Amzeev

Teksto

Frua mateno, via rideto,
staras sur tablo kafo.
Kelkaj minutoj kaj mi estas preta
en taga ĥaoso trafi.

Kelkaj minutoj kaj mi jam forgesos
pri nokta mondo grandega.
Min jam atendas novaj impresoj.
Jam taga ĥaoso regas.

Refreno:

Min ĉirkaŭprenas ritmo labora.
Kuras tagoj laŭ rondo.
Sed via rideto en mia memoro
lumetas ankoraŭ longe.

Inter aferoj urĝaj kaj gravaj,
certe do mi ne sukcesos
eĉ telefoni al vi mia kara
kaj diri du vortojn karesajn.

Jen malantaŭe estas aferoj,
mi iras hejmen laŭ vojo.
Kaj min atendas libera vespero,
sed kial do mi malĝojas?

Refreno
frua_mateno.1446642046.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)