Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fumo_angxela

Fumo Angxela

Aŭtoris M. Buard, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.

Teksto

La milda fum' revigas min
kaj forgesigas pri la soci',
kiu konfuzas ĝis horizont'.
Atentu kaj evitu ĝin,
moko de hom' delogas vin.
Sub nigra lum' brulas en mi
tuta ĉi-fum' konsumita tro.
Mi l'anĝelo kaj vi la demon'.
Mi l'anĝelo kaj vi la demon'.

Blua flam' en ĉies okul'.
Flugigas ĝi fumadon-ĉi.
Strata infan' el povra kvartal'
punita ĉar provinta ĝin
dum danca fest' en antaŭurb'.
Desur la strat' venas malbon'.
Luktos mi por eskapi for.


Ĝi konsumiĝas en mia man'.
Murmuras ĝi en mia memor'.
Sangosuĉul' gluas sur mi.
Detruas min paŝon post paŝ'.
Ne plu eltenas mi ĉesu tuj.
Tenas la vivon en mia man'.
Tre malfacilas peni ĝis fin'.

fumo_angxela.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)