Uzantaj iloj

Retejaj iloj


funga_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Funga kanto

MuzikoMelodio de: I en Kælder sort som Kul
TekstoHornemann
Esperanta tekstoH. E. Jensen

Teksto

En aŭtuna la abar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj —
ho, vi belaj fungoj! —

En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono — jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj —
ho, tre belkoloraj! —

Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
Necesegas la esplor'! —
grava pli ol la kolor' “, —
diris mia avo —
estas la enhavo”!

funga_kanto.1365934261.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)