Uzantaj iloj

Retejaj iloj


furora_danc

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

furora_danc [04.11.2015 14:01]
furora_danc [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Furora danc' ======
  
 +^Muziko|[[initials_dc]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +^Originala plenumo|[[initials_dc]]|
 +^Originala teksto|[[initials_dc]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ youtube>​CgoH92Gzp_o}}
 +La ŝild' informas: etoso speciala tie
 +Eniru tuj sen hezit'
 +Neniu dormas, vin bonvenigas simpatie
 +Amikoj gajaj pro via vizit'
 +
 +Sentiĝas nur ĝoj’ de la mojosa etos'
 +Aliĝu tuj kie reĝas malsufer'​
 +Alian tagon elektu por la ripoz'
 +Nur pri la jen' temas tiu afer':
 +
 +Furora danc' en nia hejm'
 +Moviĝi kune estas nia em'
 +Bunteca danc' en nia ej'
 +Internaciaj estas ni la plej
 +
 +Ni ŝvitu en nia diskotek'​ universala
 +De longe jam ne plu brilas la sun'
 +Invitu ĉiujn al la malfeko ideala
 +Ja ĝia flam' brulas nun
 +
 +Ne restu ekster tiu ĉarma kaos'
 +Ne maltrafendas ja nia malmizer'​
 +Ne bezonatas la cerb' kaj la serioz'​
 +Nur pri la jen' temas tiu afer':
 +
 +Furora danc' en nia hejm'
 +Moviĝi kune estas nia em'
 +Bunteca danc' en nia ej'
 +Internaciaj estas ni la plej
 +
 +{{tag>​kanto litero_f esperanto filmo}}
furora_danc.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)