Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
gangstero_esperantista [04.11.2015 14:02] |
gangstero_esperantista [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Gangstero esperantista ====== | ||
+ | ^Muziko|[[La Pafklik]]| | ||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | Katakana | ||
+ | Gangstero esperantista, karega | ||
+ | Ne pacifista kaj vulgarega | ||
+ | Katakana alvenis esperantien | ||
+ | Tial bieroj jam mankis friduje | ||
+ | Jam perante aferojn kontraŭleĝajn | ||
+ | Kiuj rapide igos homojn malstreĉaj | ||
+ | Ne provu denonci min, samideano | ||
+ | La ĉeforganizanto estas Platano | ||
+ | La Pafklik repas laŭ muzik’ | ||
+ | Kun freneza lirik’, kaustika poetik’ | ||
+ | Tiel mia amik’, vi rekonu fanatikojn | ||
+ | Kun elektrika efik’ tute sen etik’ | ||
+ | Ĉiuj respektas nin pro tima efekto | ||
+ | Kiun ni afektas dum furioza spekt’ | ||
+ | Reprezentas gangsteroj de la mondo tuta | ||
+ | Mortos tiu kiu diros opinion refutan | ||
+ | |||
+ | Platano | ||
+ | En la mondo venas la mafio | ||
+ | regos sur granda familio | ||
+ | De facila mono, kuzin’ | ||
+ | Nun de loko al loko-kain’ | ||
+ | Ĉu volas vi esti gustanta | ||
+ | De glavo sangon soifanta | ||
+ | Neniu rajtos paroli | ||
+ | kiel en Napoli | ||
+ | Paralela ekonomio, senhonto | ||
+ | Mono ne dormas ĉe UEA-konto | ||
+ | Revendas manĝkuponojn | ||
+ | Kaj Eo-metodojn | ||
+ | Sed ne fortan drogon | ||
+ | Kiel volapuk’ aŭ Klingon | ||
+ | Perfidul’, avertis mi pri via troigo | ||
+ | Devas nun zorgi pri via nuligo | ||
+ | Vi ricevos kuglojn kiel manĝon | ||
+ | Neniu skandalas dum mia aranĝo | ||
+ | |||
+ | Katakana | ||
+ | Nun, nia fortun’ | ||
+ | Kreskanta samtempe nia imun’ | ||
+ | E-o estis ja nia oportun’ | ||
+ | Amasiĝas mono po tun’ | ||
+ | Hoj ja ĉiun kontinenton mi komercis | ||
+ | Jen tiamaniere la lingvon mi ekzercis | ||
+ | Regas ni la komercon mondskale | ||
+ | Pasportan Servon kaj muzikproduktadon totale | ||
+ | Ankaŭ kontrolas ni la disvendojn | ||
+ | De pafiloj, en renkontiĝoj multas la mendoj... | ||
+ | Vi rekonu nin pro nia murdista ŝajn’ | ||
+ | Kaj nia fajfo pri ĉiu ajn | ||
+ | |||
+ | Platano: | ||
+ | Kiam mi krias “Fek al Esperanto” | ||
+ | Tuj ekvideblas mia ora dento | ||
+ | Hej jo... simpla vilaĝano: demando | ||
+ | Respondu al mi sen mensogo | ||
+ | “Krom mono, kio gravas?”... | ||
+ | Nenio, krimo pagas... | ||
+ | Jes ja... tial ni tiel agas | ||
+ | Esperanto estas sen dubo | ||
+ | Nova oportuno por korupto | ||
+ | Murdista sono iras al kapo | ||
+ | Forgesu Don Corleon kaj Al Capon’ | ||
+ | Memoru pri Platano, Katakana | ||
+ | Memoru ke Pafklik estas malsana | ||
+ | “Infomisto, ĉe ni, perdas falangon” | ||
+ | Regulo enslange skribite per via sango | ||
+ | |||
+ | Vivu, vivu la verda ŝtel’ | ||
+ | Timu, timu la gangstera stel’ | ||
+ | |||
+ | |||
+ | ===== Eksteraj ligoj ===== | ||
+ | * [[http://www.ipernity.com/doc/lapafklik/1428405/|Gangstero esperantista : ipernity]] | ||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_g Esperanta hiphopo}} |