Uzantaj iloj

Retejaj iloj


garnu_vin_animo_kara

Garnu vin, animo kara

MuzikoJohann CRÜGER
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloSchmücke dich, o liebe Seele
Originala tekstoJohann FRANCK

Rimarko de la tradukinto: Ĉi tiun faman Luteranan himon pri la sankta manĝo jam tradukis Montagu C. Butler. Tamen, la forpasinta kvakero ne transdonas la abundajn aludojn al la eŭkaristio (ĉu pro sia fonto-teksto, ĉu pro siaj propraj konfesiaj opinioj). Responde al tio, mi tradukis ĉi tiun tekston por la komuna meso de Anglikanoj kaj Luteranoj okaze de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Mi elektis la tri plej famajn strofojn (kiujn aldone elektis Baĥo por sia kantato laŭ ĉi tiu himno) kaj ankaŭ tiun, kiu plej bone kongruas kun la evangelio de la tago.

Teksto

Garnu vin, animo kara,
el mallum’, pro pek’ amara,
venu en la oran brilon,
en profundan viv-azilon!
Gracoplene la Sinjoro
vin gastigas kun fervoro.
Ho, regant’ de firmamento
tenu min sub ĉi tegmento.

Fianĉin’, aliru haste
Promesiton, senprokraste,
Lin, kiu ĉeporde frapas
kaj ĉe la altar’ agapas.
Vi malfermu la pordegon,
petu l’ Alfon kaj Omegon
veni nun al la amato
resti ĉe ŝi kun kompato.

Ho, ĉiela filantropo
min purigu per hisopo
por ke mi, povra ploranto
rajtu je grac-provianto!
Mi soifas eliksiron
por forigi la deliron.
Unusolan oni konas
ĝin en graco Dio donas.

Ho, Jesu’, la pano vera
same mastra kaj kelnera
min invitu al la tablo,
min manĝigu kun afablo.
Per nutrad’ de la animo
kaj ĉeesto en proksimo
min pretigu kun precizo
por gastad’ en Paradizo.

garnu_vin_animo_kara.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)