Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gastlibro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Gastlibro

La paĝo redaktebla sen ensalutigo.

<box 50% green>i ne certas, ĉu mi pravas. Tamen en alia libro, mi trovis malsamon pri la kanto "Que sera sera". La parto 'pri l'estonto mistera paĝ' estas 'pri la estonta mistera paĝ' en alia libro de Esperanto-kantoj. Ĉu vi scias, kiu estas prava? //Song Hoyoung// Mi serĉas la akordojn de la fama kanzono Katjuŝa por gitaro. Dankon! //jeo055 (ĉe) gmail.com// Ĵeo >Nun vidu en la kantaro [[Katjusxa]]. --- Aleksej KUZNECOV 11/01/2008 08:09

</box>

<box 50% green>Ĉu eble vi scias la kanton 'Konfidu min' kiu troviĝas en ĉi tiu : http://www.youtube.com/watch?v=sWTIbvgYWSY&feature=related ? Mi kaj aliaj esperantistoj tre ŝatus la kanton, kaj esperas legi ties tekston. Ĉu vi povus? //Song Hoyoung// >Mi kontaktis kun Elke kaj sxi permesis al mi kopii tekstojn de sxiaj kantoj el sia retejo. Do, ni atendu kiam ili aperos [[http://anaproy.homeip.net/elke/|tie]]. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 06/12/2007 06:12// Ho! Suba LaPingvino estas mia amiko! Ĉiuokaze ĉu vi povus alŝuti la tekston de japana Esperanto-kanto, 'Antaŭ du jaroj'? Mi memoras, ke ĝi estis bela kaj prezentinda. Samideane via, Song Hoyoung el Korea Respubliko > Vidu [[Antaux du jaroj kanto|tekston]] en nia vikio. Dankon pro helpo al William Walter PATTERSON. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 11/10/2007 05:23// Kaj se mi mortos keil partizano => keil > kiel, ĉu iu povas korekti? Cetere tre bona retejo ;). //LaPingvino// >Korektita, dankon! --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 24/09/2007 06:01// Mi tre ĝojas, ke mi trovis tiel ĉi bonan retpaĝon. Verdire mi trovis ĉi tiun retpaĝon serĉante la tekston de la kanto, 'Se mi plaĉas al vi'. Mi petas de vi ĉiuj tajpi la tekston ĉi tie! //Song Hoyoung el Korea Respubliko, 14-09-2007// >[[Se mi placxas al vi|La teksto]] aperis dank' al [[e-muziko_en_interreto|paĝaro]] de Lusi Rimon kaj teksto kun akordoj de Garik Kokolija. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 19/09/2007 05:24// Gratulojn pro tiu cxi utila retpagxo. Mi deziras grandecon kaj sukceson. Longan vivon! :-) //José Rafael NÚÑEZ TOSO, 06-03-2005// Mi sercxis kaj sercxis kantotekstojn de persone, sed trovis nur kelkajn. Dank al vi, mi nun jes povas kunkantacxi. Dankegojn! //Ben Indestege, 17-01-2005// Mi venis al la kantaro, kaj mi trovis multajn kantojn, kiujn mi ne sciis parte (tekste) aux tute gxis hodiaux. Dankon. Estas bona afer"! (mamuto [cxe] rambler [punkto] ru)
Mikaelo Bronŝtejn, 04-09-2004

</box>

<box 50% red>Mi provis ensaluti sed ne ricevas pasvorton sed nur konfirmkodon. La cxefpagxo aspektas tute fuŝa vidita per fajrovulpo kaj mi eventuale povus provi plibonigi ĝin. Arno Lagrange retpoŝtu al arno.raymond.lagrange (ĉe) wanadoo.fr 15/06/2007

Jen propono por ripari la cxefpagxon …(sekvis ekzemplo de la starta paĝo)

La problemo solvita, diskuton pri starta paĝo vd. en ĉi tiea diskutejo --- Aleksej KUZNECOV 16/06/2007 19:38

</box>

<box 50% green>Utila kaj sperta laboro - okaze mi ĝin trovis- ! dankon al vi!
fakte mi provas malkabei kaj plezure uzas kantojn por ties fari!
belan vivon!
kristen kezer

</box>

Gastlibro

test5.20.204.232, 30.12.2016 16:22

Mi sendas por kantado novan tekston:
KRISTNASKO SANKTA E-vortoj de V. Šilas
laŭ melodio „Happy Xmas“ de John Lennon

Sciigo mirinda
Al ĉiu naci`:
Jesuo naskiĝis
Por ĉiu el ni!
Jesuo naskiĝis
En lum` de esper`
Kun signo de amo
Kaj paco sur ter`.

	Ĉu faris ni ĉion  laŭ Dia ordon`,
	Ke ĉesu militoj kaj regu nur bon`?
	La sankta Kristnasko inspiras al far`:
	Agadi per amo dum tuta la jar`.

Novjare ni fartu
Kun ĝojo en kor`
Pri vivo honesta
Sen tim` kaj dolor`.
Ni voju laŭ Kristo
Tra ĝoj` kaj ĉagren`
Al helo kaj belo
Kaj homa kompren`.

	La sankta Kristnasko inspiras al far`:
	Agadi per amo dum tuta la jar`.

Regu paco, regu amo, regu homkompren`o! 2-foje

, 30.12.2016 19:01

Dankon pro la teksto, Vitaŭtas kaj je Kristnasko!
Vd. ĝin Kristnasko Sankta.

test176.195.69.16, 04.02.2016 23:12

Perfekta pagharo!Dankegon, Ljosha!

, 07.02.2016 20:04

Svetlana, dankon al via reeĥo! Multaj homoj laboris kaj nun laboras ĉi tie, dankon al ili!

test91.195.34.70, 14.11.2015 10:45

Saluton, mi ĵus kreis http://kantaro.ikso.net/wiki/kat/infana , sed ĝi ne aperas ĉe http://kantaro.ikso.net/wiki/kat/infana

La “tag” ŝajnas bonaj, sed mi ne kapablas, ĉu iu povas korekti ĝin.

Dankon pro via laboro!Dika teksto

test91.195.34.70, 14.11.2015 10:46

Pardonu:
Jen kla kanto:
http://kantaro.ikso.net/mia_kokido_perdigis

, 14.11.2015 10:55

Solvita!

, 04.12.2013 12:55

Mi estis ege mirita vidinte miajn versojn en Reto. Pli ol 20 jaroj pasis, mi preskaŭ forgesis esperanton. Dankon al Andreo kaj Ekvinokso pro tio. Estime, Obuĥov

, 04.12.2013 12:50

Mi neniam pensis eĉ ke trovos min iam en reto, post 20 jaroj. Esperanton jam estas forgesita de mi preskaŭ, kaj multajn proprajn versojn mi ne povas rememori. Estime, Obuĥov.

test85.26.183.37, 26.05.2013 19:56

Estas GRANDA kontribuo al E-kulturo!!! DAnkon!

, 08.03.2013 10:35

Sal! Estus bona se ni havis eblecon traduki ĉiun kanton al aliaj lingvoj, samkiel en Wikipedio. Tiel, estos pli facila por legantoj kompreni malfacilajn vortojn. Dankon!

, 27.01.2013 21:50

Saluton!

Unue, dankon al ĉiuj, kiu laboris por krei ĉi tiun retejon. Granda laboro kun bona rezulto :-D
Ĉu vi scias pri MusicBrainz? Ĝi estas la plej granda libera datumbazo de muziko, sed, bedaŭrinde, ĝi preskaŭ ne havas esperantlingvan muzikon. Ĝia ĉefa supereco estas Picard, kiu estas programo por aldoni informon al muzik-dosieroj, ekzemple titolon, artiston, ktp, uzante la datumbazon. Mi aldonis kelkajn eldonojn de esperanta muziko (plejparte de Vinilkosmo), sed estas tro malfacile aldoni ĉion :-\ Eble, iu, kiu estas pli sperta pri eo-muziko, ol mi, povus helpi?.. Ĉiaokaze, antaŭdankegon!

, 14.01.2013 22:44

Saluton,

Dankon al ĉiuj kiuj kunlaboris por tiu bonega vikio!

Komence mi uzis ĝin por trovi tekstojn de konataj kantoj. Poste mi vidis ke mi povas ankaŭ malkovri novajn kantojn, ĉefe per la filmetoj.
Kaj nun mi povis aldoni novan kanton, helpe de viaj indikoj kaj ŝablonoj. Ŝajnas al mi ke la rezulto estas bona.

Ankoraŭ gratulon kaj dankon !

Marion

test187.60.34.194, 20.08.2012 22:17

La muziko Se Havus Mi Martelon havas filmeton che YouTube.

http://www.youtube.com/watch?v=37pquxihzAI

Bonvole iu modifu la rilatan paghon. :-)

http://kantaro.ikso.net/se_havus_mi_martelon

, 03.12.2012 11:19

filmon metis, dankon al la ligo!
--- Aleksej KUZNECOV

, 05.05.2012 19:18

Dankon!
Mi dezirus enirigi datumojn, nomojn de muzijistojn kaj tekstojn, kielfari ?
Antaudankon.

, 28.05.2012 22:29

Bonvolu legi tiun ĉi paĝon: http://kantaro.ikso.net/kontribui
--- Ljoŝa

test79.31.51.236, 22.12.2011 08:21

Al mi interesas scii se estas sonbendo de kantado de Marta kaj Susana Solìs, ankau Moyano Vargas, kaj muzikado de Domingo -Federico, ĉiuj estas argentinanoj artistoj de la jarojn 1960-70, mi certas ke ili tute estis konitaj kiel artistoj en la argentinana esperantistaro.

test83.248.136.53, 15.07.2011 23:50

La vivo rozas havas alian tradukon ol tiun mi trovis en Vikio Kantaro

Kantante de Joëlle Rabu estas jena teksto:

“LA VIE EN ROSE”

LA Vivo rozas

Okuloj liaj – jen delir'
Kiel rezisti al ridet'
De tiu korvibriga vir'
Kun kiu eblas nure ced'
Refreno:
Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: amatin'…
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ'
Kun sorĉo kaj kortuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas
Mi nun plenas je la riĉ'
De rava amfeliĉ'
Kaj tion nur li kaŭzas
Li estas mia, mi lia dum viv'
Tion promesis li por tuta vivo
Ja sufiĉas mir rigard'
Perdiĝas la singard'
En koro-ard'

Ni amas nokte ĝis plen-sat'
Feliĉas firme kiel rok'
La vivo gvidas nin kun glat'
Plezur-ebrie ĝis sufok'

Refreno

, 28.05.2012 22:55

Dankon pro la teksto! Mi aldonis ĝin al La vivo rozas.
--- Ljoŝa

test178.155.112.209, 14.06.2011 22:56

Dankon al organizantoj de la sajto !
Jen, kelkaj kantoj, kiuj, espereble, tau'gas por la sajto.
Ne forgesu rigardi enternajn komentojn.
AK.

test178.155.112.209, 14.06.2011 23:00

http://vkontakte.ru/audio?album_id=14387587

test83.248.136.53, 07.06.2011 17:44

“dum la mondo laŭgrade foriĝis makupre sub mi”

el la kanto Flugadi
makupre? devus esti malsupre ?

, 16.06.2011 15:26

Korektita, dankon!
Ljoŝa

test95.29.245.197, 08.03.2011 01:38

Saluton, mi estas Nijl el Novjorko. Mi partoprenis KEF antau' du jaroj kaj KAFE en 2000. Mi foje kantas esperante kun gitara akompano. Mi feliĉe trovis la grupon kaj samnoma vikio antau' kelkaj tagoj. Dankon

test83.248.136.53, 06.03.2011 22:42

Kiel oni povas aldoni filmeton de youtube sub aktuala kanto?
Ekz mi preferus Guantanamera kun Tao kaj Pete Seeger pli ol nuna youtube-filmeto
http://www.youtube.com/watch?v=1EJ1kZ0yBzg

, 08.03.2011 01:59, 08.03.2011 02:01

Por aldoni filmeton uzu tiun ĉi kodon: {{youtube>small:<kodo>|<komento>}}. Vd. pli detale plugin:youtube
Mi jam anstaŭigis malnovan (nevalidan) videon per via proponata. Guantanamera.
Ljoŝa

Hartmut, 11.01.2011 09:45

Eĉ, vi povus signi la muziknotojn (se estas) post la titoloj de la kanzonoj per bildsimbolo de ekz. muzika noto.

Hartmut

, 12.01.2011 00:42

Nun en la vikiejo estas uzata mekanismo de etikedoj. Indas nur elpensi, kiel videbligi konkretajn etikedojn apud la ligo de la paĝo. Mi pensas…
Ljoŝa

Hartmut, 11.01.2011 09:15

ikono kiel: piktogramo, bildsimbolo

, 12.01.2011 00:38

Jes, mi komprenis vian ideon.
Ljoŝa

Hartmut , 10.01.2011 12:10

Mi proponas al vi meti ikonon de laŭtparolilo ĉe kanzonoj, kiuj estas ankaŭ aŭskulteblaj. Alia mia propono: Aperigu ne nur la esperantlingvan titolon de la kanzono, sed ankaŭ la originalan (nacilingvan). Ja loko abundas…

Hartmut el Hungario

, 12.01.2011 00:37

Meti originalan titolon estas pli simpla afero ol via unua propono. Jam nun originalaj titoloj estas preskaŭ ofte menciataj. Ne ĉiam, sed ili pli kaj pli ofte aperas.
Por marki kanzonojn per laŭtparolilo aŭ alie indas modernigi programaron de la vikiejo. Tiuj ideoj jam ŝvebas en la aero, mi esperas baldaŭ ili realiĝos.

, 02.12.2010 23:05

Saluton!
Mi estas Manfred Retzlaff el Germanio. Mi loghas en la okcident-garmana urbeto Oelde en Vestfalio. Mi shatus iom kontribui per Esperantigoj de poemoj kaj kantoj, kiujn mi provis fari. Mi rimarkis ekzemple, ke mankas en la listo de la kantoj ankorau Esperantigo de la kanto “Weserlied”. Tiun mi jam provis traduki. Sed mi ne scias, kiel mi faru tion. Certe iu el vi povos helpi al mi. - Plurajn tiajn tradukojn mi jam enmetis en mian propran kolekton “www.poezio.net”, kiu momente estas ankorau riparata, de ne funkcias provizore.

Manfredo

, 04.12.2010 22:31

Ek al la laboro, Manfredo! Mi helpos al vi!

Marion Bélisle, 05.05.2010 18:14

Saluton,
Ĉu iu povus aldoni en la ligoj al aliaj kantaroj la Vikion por Familioj: http://familioj.wikispaces.com/ ?
Dankon !
Ĝia parto pri infankantoj ne ankoraù estas granda, sed ĝi havas multajn ligojn al aùdeblaj dokumentoj. Krome ĝi listigas ankaù infanlibrojn kaj filmojn, parte libere elŝuteblaj.

Ĝis !
Marion Bélisle el Svislando, majo 2010

Aleksej KUZNECOV, 06.05.2010 07:04

Mi faris ligon al la Vikio por familioj, vd. Kantaroj.

Roland Schnell, 09.09.2009 09:23

Mi pretigas fonton de forgesitaj kantoj. Temas pri la tradukoj kaj kreaĵoj de Karl Vanselow, fama poeto, kiu eldonis serion “Nia Lingvo Esperanto” proksimume 1948 kaj iomete poste.
La ĝis nun skanitaj kaj transformitaj kantoj estas troveblaj
http://vanselow.wikispaces.com/Nia+Lingvo+Esperanto
Eblas transpreni, sed laŭeble kun fontindiko al la Vanselow-Projekto
Dankon
Roland Schnell

Aleksej KUZNECOV, 10.09.2009 06:49

Dankon, Roland, kaj sukceson al via projekto! Mi kreis paĝon por Nia lingvo Esperanto, kien oni povos meti tekstojn.

Lu Wunsch-Rolshoven, 31.08.2009 16:26

Mi legas kun ĝojo, ke vi raportis pri mia statistiko pri aperado de muzikalbumoj en esperanto. Fakte ĝi bedaŭrinde ne sukcesas kovri la tutan historion, sed komenciĝas nur en 1964. Estas tre certe, ke jam antaŭ tiu jaro ekzistis sondiskoj, la Esperanto-enciklopedio (1934) parolas pri ĉ. deko, el kiuj pluraj estas muzikaj. Mi tre ĝojus, se iu povus aldoni informojn pri tiu fruega historio de Esperanto-muzikalbumoj.

Kaj krome: Gratulegon okaze de la unua milo da kantotekstoj!

Multan plezuron dum la daŭrigo

Lu Wunsch-Rolshoven.

Ho-young, 31.08.2009 14:23

Saluton! Mi ĝojas ke estas multegaj kantotekstoj ĉi tie. Ĉu iu povus aperigi ankaŭ Esperantan tekston de “Con te partirò”(angle “Time to say goodbye”)? Mi tre deziras kanti ĝin en Esperanto. Tio ja belos!!!!

Ho-young el Sud-Koreio

, 24.06.2013 06:56

La esperantigo de la teksto estas preta! Serĉu la kanton “Kun vi iros mi”, ĵus tradukita kaj enretigita de mi! Roberto

KuboF, 10.11.2008 22:00

Dankegon. Ĵus tion mi volis kaj tie ĉi ĝi estas! (Do mi ne bezonas fari tion ;-) )
Bonan humoron kaj laboron.

Song Ho-young, 14.08.2008 02:00, 19.09.2010 00:47

En la kanto Kisu min multe, troviĝas jeno : ĉiam timegas min perdi
vin post tio ĉi. Sed tamen laŭ mia penso, 'ĉiam timegas mi perdi vin post tio ĉi' ŝajnas pli prava. Ĉu akuzativo estas gramatike bezonata ĉe la pronomo 'mi'?
Song Ho-young el Korea Respubliko

Aleksej KUZNECOV, 15.08.2008 06:56

Jes, mi same dirus.

Mi informas, ke en la vikio eblas komenti konkretajn paĝojn en diskutejo, ligo al kiu troviĝas supre de paĝo apud ligo al redaktado. Preferu komenti kantojn tie.

Song Hoyoung, 07.05.2008 02:00, 19.09.2010 00:44

En la plej lasta frazo de la kanto Konfidu Min, troviĝas jena frazo : “Do senmaskiĝu vin”. Ĉu “senmaskiĝu vi” aŭ “senmaskigu vin” ne estas gramatike pli taŭga?
Song Hoyoung

Aleksej KUZNECOV, 07.05.2008 06:57

Jes, vi pravas, laŭ mi en la originala teksto estas eraro. Plej verŝajne devas esti “senmaskiĝu vi”.

denizo, 03.04.2008 09:54

Bel- kaj bonega vikio!

Michel Légaré, 25.03.2008 01:00

Ĉu iu povas helpi ? Mi senespere serĉas la gitarakordojn (ne la cistrakordojn) por la kanto La Malnova Balancilo de Kajto. Dankon pro la laboro de Vikiokantaro.
Michel Légaré (mifartasbone(a)yahoo.ca)

Aleksej KUZNECOV, 03.04.2008 09:00

Vidu la akordojn, dankon al Ricardo Dias Almeida.

Song Hoyoung, 28.01.2008 01:00

Mi ne certas, ĉu mi pravas aŭ ne. Tamen en alia libro, mi trovis malsamon pri la kanto Que será, será. La parto 'pri l'estonto mistera paĝ' estas 'pri la estonta mistera paĝ' en alia libro de Esperanto-kantoj. Ĉu vi scias, kiu estas prava?
Song Hoyoung

Aleksej KUZNECOV, 29.01.2008 06:57

Mi kontrolis laŭ kantaro de Oraj Kantoj-1 kaj tie estas skribite ”..de l'estonto…”. Fin-fine vi kantu kiel vi preferas. :-)

Ĵeo, 10.01.2008 01:00

Mi serĉas la akordojn de la fama kanzono Katjuŝa por gitaro. Dankon!
jeo055 (ĉe) gmail.com
Ĵeo

Aleksej KUZNECOV, 11.01.2008 09:09

Nun vidu en la kantaro Katjuŝa.

Song Hoyoung, 05.12.2007 01:00

Ĉu eble vi scias la kanton Konfidu Min kiu troviĝas en ĉi tiu : http://www.youtube.com/watch?v=sWTIbvgYWSY&feature=related ? Mi kaj aliaj esperantistoj tre ŝatus la kanton, kaj esperas legi ties tekston. Ĉu vi povus?

Aleksej KUZNECOV, 06.12.2007 07:12

Mi kontaktis kun Elke kaj ŝi permesis al mi kopii tekstojn de ŝiaj kantoj el sia retejo. Do, ni atendu kiam ili aperos tie.

Loïc Rossi, 12.03.2008 01:00

Ĝi estas disponebla nun : http://www.anaproy.nl/elke/media/Muziek/Konfidu%20Min.jpg Pardonu, sed mi ne trovis kiel krei la paĝon. Konfidu Min Loïc Rossi, Francio

Aleksej KUZNECOV, 13.03.2008 07:19

Pretas! Sur la retejo haveblas ankoraŭ unu kanto. Enmitenda.

Song Hoyoung, 10.10.2007 02:00

Ho! Suba LaPingvino estas mia amiko! Ĉiuokaze ĉu vi povus alŝuti la tekston de japana Esperanto-kanto, Antaŭ du jaroj? Mi memoras, ke ĝi estis bela kaj prezentinda.
Samideane via,
Song Hoyoung el Korea Respubliko

Aleksej KUZNECOV, 11.10.2007 02:00

Vidu tekston en nia vikio. Dankon pro helpo al William Walter PATTERSON.

LaPingvino, 23.09.2007 02:00

Kaj se mi mortos keil partizano ⇒ keil > kiel, ĉu iu povas korekti?
Cetere tre bona retejo ;).

Aleksej KUZNECOV, 24.09.2007 08:01

Korektita, dankon!

Song Hoyoung el Korea Respubliko, 14.09.2007 02:00, 19.09.2010 00:21

Mi tre ĝojas, ke mi trovis tiel ĉi bonan retpaĝon. Verdire mi trovis ĉi tiun retpaĝon serĉante la tekston de la kanto, Se Mi Plaĉas Al Vi. Mi petas de vi ĉiuj tajpi la tekston ĉi tie!

Aleksej KUZNECOV, 19.09.2007 07:24
La teksto aperis dank' al paĝaro de Lusi Rimon kaj teksto kun akordoj de Garik Kokolija.
José Rafael NÚÑEZ TOSO, 06.03.2005 01:00

Gratulojn pro tiu ĉi utila retpaĝo. Mi deziras grandecon kaj sukceson. Longan vivon! :-)

Ben Indestege, 17.01.2005 01:00, 17.09.2010 07:09

Mi serĉis kaj serĉis kantotekstojn de Persone, sed trovis nur kelkajn. Dank al vi, mi nun jes povas kunkantaĉi. Dankegojn!

Mikaelo Bronŝtejn, 04.09.2004 02:00

Mi venis al la kantaro, kaj mi trovis multajn kantojn, kiujn mi ne sciis parte (tekste) aŭ tute ĝis hodiaŭ. Dankon. Estas bona afer”! (mamuto [ĉe] rambler [punkto] ru)
Mikaelo Bronŝtejn

Arno Lagrange, 15.06.2007 02:00

Mi provis ensaluti sed ne ricevas pasvorton sed nur konfirmkodon. La cxefpagxo aspektas tute fuŝa vidita per fajrovulpo kaj mi eventuale povus provi plibonigi ĝin. Arno Lagrange retpoŝtu al arno.raymond.lagrange (ĉe) wanadoo.fr 15/06/2007

Jen propono por ripari la cxefpagxon …(sekvis ekzemplo de la starta paĝo)

Aleksej KUZNECOV, 16.06.2007 02:00

La problemo solvita, diskuton pri starta paĝo vd. en ĉi tiea diskutejo ---

kristen kezer, 16.03.2007 08:20

Utila kaj sperta laboro - okaze mi ĝin trovis- ! dankon al vi!
fakte mi provas malkabei kaj plezure uzas kantojn por ties fari!
belan vivon!

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
gastlibro.1201277355.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)