Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Martin Wiese |
---|---|
Muziko | Martin Wiese |
Kantas | Martin & la talpoj |
Ĉu vi min memoras
estis ni kvazaŭ gefratoj
subĉiele brilis la lumet' de nia stel'
mi jam delonge ne plu pensas pri malnovaj […?]oj
sed mi trovis la portreton vian hieraŭ en la kel'
Refreno:
vi faradis oron
de rubaĵo kaj de bru'
trovis fajron en la koro
en la tempo de konfuz'
la lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis
kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu'
la festojn al eterna amikeco ni dediĉis
kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu
Refreno
kiam la stratoj estis niaj
ni ilin amis kun fervor' kaj kora bru'
nun ili apartenas al aliaj
kaj en […?] mia estas vi, fremdul'
Refreno