Uzantaj iloj

Retejaj iloj


georgo_handzlik._ni_tostu_la_verdan_fortunon

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

georgo_handzlik._ni_tostu_la_verdan_fortunon [04.11.2015 14:02]
georgo_handzlik._ni_tostu_la_verdan_fortunon [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Georgo Handzlik. Ni Tostu La Verdan Fortunon ======
 +//El Ondo de Esperanto://​
 +
 +Georgo Handzlik. Ni tostu la verdan fortunon...:​ Kompakta disko. Bielsko-Biala:​ KLEKS, 1999.
 +
 +Kantoj de Georgo Handzlik estas po trione filozofia, sarkasma kaj lirika priskribo de socie aktualaj temoj. Ankaux ofte la cxeftemo de liaj kantoj estas Esperantujo. Ne eblas tranombri cxiujn, sed jen kelkaj: Kabeigxos iam mi, Esperantisto ekesto kaj malapero, Ripetado. Pri nia movado li plejparte ridas (sed ne nur, certe): ​
 +
 +>Pro la kluba prezidanto kiu hontas porti stelon,<​br>​
 +>Pro kasisto, kiu prenis kason kun kotiztabelo,<​br> ​
 +>Pro la libroj nevenditaj kaj abonoj nelegitaj<​br>​
 +>​Kabeigxos iam mi, kabeigxos iam mi.
 +
 +Inter la ceteraj temoj tusxataj de Handzlik elstaras la milita temo, pri tio temas en la kantoj La knaboj de nigra-blanka foto, Justaj bomboj. Tamen, cxiam esprimante sian opinion, la auxtoro ne cxiam estas objektive prava (kvankam cxi-foja praveco aux malpraveco estas diskuto por alia rubriko): ​
 +
 +:Kaj amik' el Cxecxenio<​br>​
 +:vivas nun en montarbaro,<​br> ​
 +:cxar lin cxasas ne ludante<​br> ​
 +:mila rusa soldataro.
 +
 +Rusa barda tradicio kutimigas la sxatantojn de tiaspecaj kantoj al la konstanta (jam de pli ol 30 jaroj!) aspekto de vera bardo. Temas pri homo tre dece vestita, kies kantoj estas plenumataj ne tro profesie el teknika vidpunkto, nome estas nek profesia vocxo, nek klasika gitarludado,​ sed tio ne tre gravas cxar dominas la enteksta senco, ecx se laux formo ankaux tekstoj ne perfektas. La kantoj de Handzlik pruvas, ke ne nur en eksUSSR vorto “bardo” signifas la samon (nu, pri vestoj ne eblas jugxi laux la KD). 
 +
 +La kantoj estas ludataj tre simple, kun sporada agrabla enplektigxo de piano kaj violono. Preskaux cxiujn kantojn Handzlik komponis mem, kaj cxiujn tekstojn (escepte de du tradukitaj) verkis. ​
 +
 +Lia kantmaniero estas same tradicia por la bardoj. Malofte, sed tamen falsetanta, la vocxo de l' kantisto postlasas agrablan impreson. Menciindas ke fojfoje li prefacas certajn kantojn per mallonga priskribo (ekzemple en la sama Kabeigxos li klarigas kiu estis Kabe k.t.p.). Estas bezonata, kvankam eble ne cxiam lerta metodo. ​
 +
 +En la KD trovigxas ankaux vere lirikaj kantoj ? ekzemple Finnlando. Estas tre harmonia kanto, en kiu Handzlik priskribas naturon, sunon, etoson de Finnlando, kaj dauxre ripetas ke li ne povas forgesi “belajn okulojn de Anna”. ​
 +
 +Speciale frapa estas la kanto Egalec'​ per lingvo. En la kanto la auxtoro akre priskribas sorton de senmona kaj senlabora malfelicxulo,​ kiu estas atakata de la vivo, kaj kiu konstante auxdas pri Egalec'​ per lingvo. Sed ne nuntempe povas ekzisti vera egaleco en la mondo, ecx se cxiuj parolus la saman lingvon... ​
 +
 +Estas bedauxrinde,​ ke la bonkvalite eldonita KD ne enhavas libreton kun la tekstoj de la kantoj, cxar en tiaj kantoj gravas vortoj, kaj foje estas necese reveni al jxusta verso por pli bone kompreni kion celas la auxtoro. ​
 +
 +Cxi tiu KD ne povas esti fona muziko, cxar bardaj kantoj gxenerale estas destinitaj ne por orelumi fluantajn sonojn, sed gxuste por auxskulti. Kaj la disko de Handzlik Ni tostu la verdan fortunon... estas vere auxskultinda. ​
 +
 +
 +
 +[[Grigori Arosev]]