Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gete

Gete

jen malpli konata faceto de la fama germana verkisto. lia frazo pri maljusteco kaj malordo reeĥas tute nature en la buŝo de la priskribata galega burĝo. reakcia konservemo estas universala.

Teksto

jen burĝo kaj sinjoro multmerita
tre digna kaj tre dika moŝt' elita
ronkanta pro plezur' dum nokto helas
kun in' feliĉa kies manioj ŝvelas
du liaj junaj idoj sport-ŝatantaj
pri politik' neŭtralaj, elegantaj
laŭ patro stultas, laŭ patrin' vulgaras,
nun kvazaŭ hundo kiu ostojn flaras
dentojn ekmontras, mordas:
“prefere maljusteco ol malordo”

gete.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)