Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granado



Granado

Mondfama opereca kanto pri laŭdo al andaluza urbo Granado. Ĝin plipopularigis lastatempe la Tri Tenoroj.

Teksto

Granado, lando revata de mi
mia kant' cigane sonoras dediĉe al vi
mia kant', plena je fantazio,
mia kant', flor' el melankolio,
omaĝas vin kun fervor'…

Granad', via grundo sangumas en vesperoj taŭraj.
Virino tenanta la sorĉon el okuloj maŭraj.
Mi sonĝas vin brava, cigana, kovrita per floroj.
Kaj kisas mi l' buŝon granatan,
frandindan, revatan, de tiklaj Amoroj.

Granado, Marinjo kantata per bela kopleto
jen venas donace al vi jam ĉi roza bukedo,
el rozoj kun milda aromo
per kiuj vestiĝis la Nigra Madono.

Granado, mirinda burĝono
el belaj virinoj, el bravo kaj sun'!

Eksteraj ligoj

  • Originala titolo Granada. La ligilo montras la hispanlingvan tekston.
granado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)