Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granda_sekret



Granda sekret'

Teksto
Muziko
Marina KOROTJ

Teksto

Ni alvenis en tendaron, por praktiki esperanton
Kun fervoro, kun insisto, kun impet',
Tamen hejme mi sukcesis nur ellerni unu frazon:
“Tio estas granda sekret'”

En tendara oficejo la klubestro al mi diras,
Ke mi iru registriĝi al giĉet',
Min demandas registranto - Kiu estas via nomo?
“Tio estas granda sekret'”

Amikiĝis mi ĉi tie kun junulo el Suĥumi
Kune venas ni al kurso, al koncert',
Unu foje li demandis “Kara, ĉu vi estas edzinita?”
“Tio estas granda sekret'”

Unu foje en tendaro min alkuris iu homo
Kaj demandis kun tre granda malkviet':
“Ĉu ne scias vi hazarde, kie estas necesejo?”
“Tio estas granda sekret'”

Ne insultu min klubanoj, ne riproĉu min klubestro,
Ja ne volas esti mi analfabet' -
Mi promesas certe, nepre, ke eklernos esperanton - Kiam?
“Tio estas granda sekret'”

granda_sekret.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)