Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granda_sekret

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

granda_sekret [04.11.2015 13:56]
granda_sekret [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Granda sekret'​ ======
  
 +^Teksto\\ Muziko|[[Marina KOROTJ]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +Ni alvenis en tendaron, por praktiki esperanton
 +Kun fervoro, kun insisto, kun impet',​
 +Tamen hejme mi sukcesis nur ellerni unu frazon:
 +"Tio estas granda sekret'"​
 +
 +En tendara oficejo la klubestro al mi diras,
 +Ke mi iru registrigxi al gicxet',​
 +Min demandas registranto - Kiu estas via nomo?
 +"Tio estas granda sekret'"​
 +
 +Amikigxis mi cxi tie kun junulo el Suhxumi
 +Kune venas ni al kurso, al koncert',​
 +Unu foje li demandis "Kara, cxu vi estas edzinita?"​
 +"Tio estas granda sekret'"​
 +
 +Unu foje en tendaro min alkuris iu homo
 +Kaj demandis kun tre granda malkviet':​
 +"Cxu ne scias vi hazarde, kie estas necesejo?"​
 +"Tio estas granda sekret'"​
 +
 +Ne insultu min klubanoj, ne riprocxu min klubestro,
 +Ja ne volas esti mi analfabet'​ -
 +Mi promesas certe, nepre, ke eklernos esperanton - Kiam?
 +"Tio estas granda sekret'"​
 +
 +{{tag>​kanto litero_g}}