Uzantaj iloj

Retejaj iloj


grizhara_frizisto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La grizhara frizisto

TekstoS. NAGY István
MuzikoPAYER András
E-tekstoLászló VIZI
KantasSZÉCSI Pál

Teksto

Ĉe l' frizisto bruas la virina babilad, la klaĉad', parolad'
Daŭra frizo, tondo, tinkturado dum la tag'
Jen mirlando por virinoj: la agor'
La frizisto, grizharulo, estas reĝo de l' virina kor'.

Refreno 1:

Kiel idolon, lin ĉiu amas,
Ĉiu kliento eĉ adoras,
Kuras inoj por lia favor',
Kia bonulo, har-fakulo,
Artisma majstro sen makulo,
Certe ĉiam do perfektas labor'.

Kvankam eble estas nekredeble, kredu min:
Vinon portis al li por donaco iu in', belulin', karulin'
Kaj alia kukon bakis je favor',
Por ke certe glate pasu en frizejo ĉiam la kaĵol'

Refreno 1

Ĉiutage por li bruo bruas ja kial?
Ĉiu damo ŝajnas ia fia kanibal', antropofago,
Sed la majstron certe trafas la ador',
La frizisto, grizharulo, estas reĝo de l' virina kor'.

Refreno 2:

Virinoj brakojn al li etendas,
Tamen lin hejme edzin' atendas,
Li aŭdas jam ŝin eĉ antaŭ la pord'
Jen nia majstro bule kaŝiĝas,
Hejman carinon precipe ja timas,
Kaj sopiras, ke prenu lin la mort'

Refreno 3:

la-la-la…Jen nia majstro bule kaŝiĝas, la-la-la…


Refreno 3, 2x

Eksteraj ligoj

grizhara_frizisto.1446642088.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)