Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gruetli

Grütli

Tipotraduko

Teksto

El fremdo saluton ricevu,
ho, loko trankvila ĉe l' lag'
ludante la ondoj disfluas
/: murmuras per gaja plaŭdad' :/.

Laŭdegon al paca herbejo,
sanktega pro ĝia belsort';
ĉar tie-ĉi ĉenon sklavecan
/: disrompis la patroj kun fort! :/

Sur Grütli en nokta silento
kunvenis ploranta anar'.
Ĝi vidis suferi la landon,
/: Sub premo tirana kaj far'! :/

Nun ĵuris la patroj batali
por hejmo kaj sankta bien'
kaj petis de Dio kunhelpon
/:. forigon de l' vokta katen'! :/

Kaj Dio, la ĉionpovanta,
esprimis kunsenton ja tuj,
la brako, la sia, dispremis'
/: tiranojn de l' svisa patruj'! :/

Do koran saluton al Grütli,
la nom' ne malestas en mond',
dum montoj la svisaj ekzistas
/: dum fluos en Rejno la ond'. :/

gruetli.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)