Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vortoj de Mikaelo BRONŜTEJN, muziko de Ĵomart Amzeyev

Ĝis

Teksto

Sen sun'nur morn', nur dorn' post dorn'.
Nur vort'en mis'… Ne sort'- do, ĝis!
Jam en pasint' promes' - absint'
kaj kies kulp'- ne gravas … stult'.

Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis eksopiro, ĝis!
Ĝis rekompreno, ĝis la reveno,
Ĝis la revido, ... ĝis!

Ĉu dolĉ' vinber' por ni liber'
en for'en dis' sen kun', sen kis'?
Sopir', enu' nur por ni du,
kun plor', kun strec' forbrul' de mec'.

Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis rekonscio, ĝis!
Ĝis la ekpento, ĝis nia sento,
Ĝis nia revo, ... ĝis!

Kaj ĝis konsent' - ĉu tag', ĉu cent'…
Ĝis ni en mut', ĝis kri': Salut'!
Sen sun'nur morn', nur dorn' post dorn'.
Nur vort'en mis'… Ne sort'- do, ĝis!

Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la revido, ĝis!
Ĝis finatendo, ĝis la retento,
Ĝis la reamo, ... ĝis!
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la finveo, ĝis!
Ĝis kor'al koro, ĝis korp'al korpo.
Ĝis la revido, ĝis nia revo,
Ĝis la reamo, ĝis fajr! al fajro ...
Ĝis!
gxis.1204970528.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)