Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis_la_lasta_kandel

Ĝis la lasta kandel'

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoNomo FAMILINOMO
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tipotraduko / adapto / nova teksto
Originala plenumoNomo FAMILINOMO au( Grupo
Originala tekstoJohannes Mueller

Teksto

Lumas la kandeloj mallumas la nokt'
bolas akvo en la akvoboligil'
Aŭskulteblas kantoj melankoliaj
kaj per buŝ' kaj per alia muzikil'

Refreno:

Lasu la homojn sonĝi
Lasu ilin revi
Karesu ilin nur per viaj sonoj ĝis la lasta la lasta kandel'

Gufuja etoso la teo bone gustas
regas ĉi tie agrabla trankvilec'
Neniu de ni rimarkas ke jam la tempo fuĝas
Malrapide sentiĝas la laciĝemec'

Refreno:

Fojfoje la bruon de l' diskejo oni aŭdas
ĝis la nokto-nokto-fin'
Kaj fojfoje maltrankvilaj homoj enrigardas
La etoso kaptu vin

2 foje
Envenu por sonĝi
kaj restu por revi
Karesu vin nur niaj sonoj ĝis la lasta la lasta kandel'

2 foje
Lasu la homojn sonĝi
Lasu ilin revi
Karesu ilin nur per viaj sonoj ĝis la lasta la lasta kandel'

Eksteraj ligoj

gxis_la_lasta_kandel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)