Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis_revido_gerilestro_cxe-gevara

Ĝis revido gerilestro Ĉe-Gevara

Muzik\TekstoGianfranco MOLLE

Teksto

Ni vin amlernis kun forto
Sur historie alta pinto
Kie la brav' de via pasinto
Limigis povon de morto

Refreno:

Por ni nun restas la klara
La tre profunda traglimo
De via kara proksimo
Gerilestro ĉe-gevara

Vi brave per glora mano
Transpafas histori-baron
Kaj leviĝas santaklaron
La em' pri vi, gerilano

Refreno

Vi venas de vent' por brido
Dum suna printempa tago
Por enplanto de la flago
Per la lum' de via rido

Refreno

La amo revolucia
Kondukas nun vin kun firmo
Kie necesas vera ŝirmo
De forta la brako via

Refreno

Pluluktos ni kun decido
Eĉ se vi ne plu kuniras
Kun Fidel' ni vin diras'
“Gerilestro, ĝis revido!”

Refreno
gxis_revido_gerilestro_cxe-gevara.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)