Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis_revido_kara_amatin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

a

Ĝis revido, kara amatin'

TekstoIván SZENES
MuzikoAttila DOBOS

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: ““Isten véled, édes Piroskám”. Origina kantisto: László ARADSZKY.

Teksto

Pasis nia am', venos neniam,
ne dezirinde, ke oni min neglektas,
pasis tiu kis', restis unu “ĝis”,
diru ni: venu la fin'.

Ĝis revido, kara amatin'.
Ne vi estas sola belulin'.
Estos vi ankoraŭ sur genu',
kaj se ne - la vivo iros plu.

Al ĉiu knabin' turnos mi ja min,
regu atent': unu koro sin dedicas!
Vivu la leĝer', fripona liber',
kun ŝi, do, estu la fin'!

Ĝis revido, kara amatin'.
Ne vi estas sola belulin'.
Mi travivos ĉion ĉi sen sku',
kaj se ne - la vivo iros plu.

Ploros ĉiu kor' “mortis en dolor'”,
Sciu vi, nur via amo min mortigis.
Sub nigra vual', ho, murda moral'
ploros vi pro mia fin'.

Ne ploregu, kara amatin',
larmojn ja ne havas belulin',
preferinde vivi en amor'
ol funebri, ke mi iris for.

Se forlasos vi, mortigos min.
Do, konsideru, kara amatin'!
gxis_revido_kara_amatin.1402248314.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)