Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
a
Origina titolo | Isten véled, édes Piroskám |
---|---|
Origina kantisto | László ARADSZKY |
Teksto | Iván SZENES |
Muziko | Attila DOBOS |
Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
https://www.youtube.com/watch?v=E5gYF4ZGunM
Pasis nia am', venos neniam,
ne dezirinde, ke oni min neglektas,
pasis tiu kis', restis unu “ĝis”,
diru ni: venu la fin'.
Ĝis revido, kara amatin'.
Ne vi estas sola belulin'.
Estos vi ankoraŭ sur genu',
kaj se ne - la vivo iros plu.
Al ĉiu knabin' turnos mi ja min,
regu atent': unu koro sin dedicas!
Vivu la leĝer', fripona liber',
kun ŝi, do, estu la fin'!
Ĝis revido, kara amatin'.
Ne vi estas sola belulin'.
Mi travivos ĉion ĉi sen sku',
kaj se ne - la vivo iros plu.
Ploros ĉiu kor' “mortis en dolor'”,
Sciu vi, nur via amo min mortigis.
Sub nigra vual', ho, murda moral'
ploros vi pro mia fin'.
Ne ploregu, kara amatin',
larmojn ja ne havas belulin',
preferinde vivi en amor'
ol funebri, ke mi iris for.
Se forlasos, vi mortigos min.
Do, konsideru, kara amatin'!
</WRAP>