Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxoju_la_vivon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĝoju la vivon!

Teksto/MuzikoM. Usteri
E-tekstoL. E. MEIER
Origina titoloFreut euch des Lebens

fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karl Steier)

Teksto

Refreno:

Ĝoju la vivon, dum ŝajnas sun' al ni!
Prenu la rozon, dum floras ĝi!

Pro oftaj zorgoj kaj ĉagren'
Ni pensas nur pri nia pen',
Malatentante, ke la ĝoj'
Ĉe nia flanko ĉi!

Refreno 2x

Malsereniĝas la natur',
Sed ĝis vesper' atendu nur:
Duoble ĝojas post venteg'
De l'suno ora bril'!

Refreno 2x

Malam', envio restu for,
Kontentu kun modesta kor',
Grandiĝos ja malgranda arb'
Kaj fruktodonos nin!

Refreno 2x

Honesta kaj fidela sent',
Helpemo ankaŭ en mizer'
Nin kontentigos pri la mond'.
Ni vivos kun plezur'.

Refreno 2x

Kaj se malĝojo, malfeliĉ'
Nin premas — kora sindediĉ'
Amika nin konsolos ja,
Pro kio plendu ni?

Refreno

La amikec' subtenas nin,
Ĝis mort' fidelo pruvas sin,
Heligos nokton de l'vivad'
Per sia simpati'!

Refreno

Ĝi, de homar' plej bela don',
Pli do valoras ol la mon'!
Kun ama sent' konsole ni
Finiĝos laŭ destin'!

Refreno

gxoju_la_vivon.1266794751.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)