Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxon_hordeo

Ĝon' hordeo

E-tekstoEduard WERNER k.a.

Teksto

Refreno:

Do verŝu la vinon en glasojn,
Trinku cidron el malnova stana uj'
ĉar Ĝon' Horde' en sia nuksbruna ej'
plej fortas el ĉiuj.

Tri viroj venis de okcident' kun tre kruela ide'
ĉar tiuj viroj solene ĵuris, ke mortu Ĝon' Horde'.
Ili plugis, semis, erpis lin,
ĵetis teron al l' kapo, ve!
La tri viroj ĵuris, ke estos la fin',
la fino de Ĝon' Horde'.

Refreno

Tie kuŝis li dum longa temp en pluv' kaj sunradi'.
kaj eta Ĝon' jam levis la kapon, ke ĉiuj miris pri li.
Tie kuŝis li ĝis la somer',
paliĝis je ĉies mir'.
Kaj tiam kreskis al li barb',
kaj li fariĝis vir'.

Refreno

Ili dungis virojn kun akra serp', lin tranĉis ĉe genu'.
Ili rulis, ili ligis lin ĉe korpomez' per ŝnur'.
Forbatis lian haŭton de
la ostoj per baston'.
Sed plej kruelis muelist'
muelante lin per ŝton'.

Refreno

Jen vidu brandon en glaset', jen Ĝon' en ligna ej'.
Sed Ĝon' Horde' en sia uj el ĉiuj fortas plej:
La vulpĉasado por ĉasist',
la laŭta blov' per korn',
kaj la labor' de l' kaldronist'
sukcesas nur kun Ĝon'.

gxon_hordeo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)