Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ha_kia_cirko

Ha Kia Cirko

Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (Ero el la muzikalo “Evita”)
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Ĉe:

Ha, kia cirko kaj spektindaĵ'!
Argentinon ekregis morn'
Pro morto de l' aktorino, de Eva Peron,
Ni freneziĝis,
Ploras dum nokt' kaj ploras dum tag'
Penegante eluzi ĝis fin' nian rajton je l' plag'!


Ha, kia fino! Rigardu do -
Post jardeko aŭ iom pli
Ĉu vi malpli indos je sama funebr'?
Sed iusence,
Ĉi tiu okaz' estas bona por l' land',
Gazetaro parolos de nun nur pri nia demand'!


Sed kio ŝi estas - Evita?
Pro kio ploras la homoj sen fino?
Kiu diino nin ĵus forlasis?
Ĉu do prosperos plu Argentino?


Pasis la famo, la stela hor'…
La plej drasta scen' en la urb'
Estis kriado de l' homamas'> “Eva Peron!”
Sed ĉio foras,
Apenaŭ forflugos funebra ebri'
Kaj komprenos ni, ke faris ŝi eĉ nenion por ni.

Homamaso:

Salve regina mater misericordiae,
Vita dulcedo et spes nostra,
Salve, salve, regina!
Ad te clamamus exules filii Eva,
Ad te suspiramus gementes et flentes
O clemens o pia!

Ĉe:

Vi trompis la homojn, Evita,
Ja ili kredis - vi estos senmorta.
Nenion kroman - ĉu tio multas?
Sed cedis vi al decido sorta…


Kantu do, stulta plorantar',
Ektondru preĝ' kaj tamen venu la klar'>
La reĝin' - en tomb', ĉu sufiĉas - nu?
Ŝi al vi ne venos plu!


Al spektaĵ' cedis Argentin'
La deksepan de oktobro mil naŭcent kvardek kvin,
Sed la hela stel' estingiĝis jam
Kaj forvelkis belec', ĉarmo kaj mondfam'!


La registaro estis nur scenej'
Por primadon-ludoj ŝatataj de ŝi plej,
La tutan ŝtaton tumultigis ŝi,
Dirante ne multon, sed kun pasi'!


Kantu do, stulta plorantar',
Ektondru preĝ' kaj tamen venu la klar'>
La reĝin' - en tomb', ĉu sufiĉas - nu?
Ŝi al vi ne venos plu!

Homamaso:

Salve regina mater misericordiae,
Vita dulcedo et spes nostra,
Salve, salve, regina!
Ad te clamamus exules filii Eva,
Ad te suspiramus gementes et flentes
O clemens o pia!
La voĉo de Eva>
Ne ploru pri mi, Argentino,
Ĉar mi ja malmenciinda estas,
Kaj ne meritas atenton tian,
Ĝi por ni ĉiuj prefere restu…
Do vi dividu kun mi la famon,
Do vi dividu kun mi la ĉerkon…

Ĉe:

L' enterigo estas ankaŭ nia…
ha_kia_cirko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)