Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

hagxi_dimitro [04.11.2015 13:57] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Haĝi Dimitro ======
  
 +^Teksto|[[wpeo>​Hristo BOTEV]]|
 +^E-teksto|[[Ivan DOBREV]]|
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Viva li estas... Sur la Balkano
 +en sang' dronanta kusxas kaj gxemas
 +vundita bruste juna bandano -
 +profunda vundo la korpon premas.
 +
 +Pafilo sxtala jene vidigxas,
 +rompita sabro flanke... li svenas.
 +krepuska vido: kapo skuigxas, -
 +la tutan mondon busxo malbenas.
 +
 +Li kusxas... Kaj elsupre sen fino
 +suno haltinta brilas kolere,
 +en kampar'​ kantas juna sklavino,
 +kaj sango pli elfluas libere.
 +
 +Rikolto estas... kantu, popolo,
 +malgaje! Kantu, fratoj, kaj ploru!
 +En sklava land' pereos en solo
 +Bravul'​! Sed, mia kor', ne doloru!
 +
 +Ja kiu falos por la Libero,
 +Mortas neniam! Pro li ekploras
 +naturo, besto, nubo kaj tero
 +kaj bardoj mira-kante lin gloras...
 +
 +Lin subombrigas aglo fiera,
 +la vundon lekas lupo-kunfrato,​
 +falko fortika - birdo libera -
 +apude ankaux zorgas pri frato.
 +
 +Vespero venas, luno ekbrilas,
 +sursxutas steloj foron cxielan -
 +blovetas vento, arboj babilas,
 +Balkano kantas kanton ribelan.
 +
 +Feinoj en blankajxo irflue
 +komencas kanton - jen proksimigxas,​
 +surpasxas verdan herbon senbrue
 +kaj al vundito venas, sidigxas.
 +
 +Jen unu lin karesas facile,
 +sur vundon dua herbojn surmetas,
 +je lipoj tria kisas subtile...
 +Li sxin rigardas - sxi nur ridetas.
 +
 +Fratino, diru, diru la sorton
 +de Karagxa, kaj bando fidela -
 +ho diru - poste sendu la morton,
 +min poste prenu morto la stela.
 +
 +Feinoj auxdas lian deziron,
 +cxielon ili flugas kantante -
 +flugadas en la vastan zefiron,
 +de Karagxa, spiriton sercxante.
 +
 +Jam matenigxis... Sur la Balkano
 +venenan vundon lupo lekadas -
 +trankvile dormas juna bandano,
 +kaj suno ree brilas, briladas.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_h bulgara}}
QR-Kodo
QR-Kodo Haĝi Dimitro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net