Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hamburgen

hamburgen

Teksto r. korseti
Muziko ĝ. mole
Kantas ĝ. mole

la 59a universala kongreso de esperanto okazis en la libera kaj hansa urbo hamburgo.
la elekto de nova estraro de UEA ne estis simple rutina proceduraĵo.
verko, kies nomindekso estas ĉi tie ekspluatata, detale priskribas la okazintaĵojn.
nia kanzono simple resumas tiun verkon.

Teksto

hamburgen venis fine por batalo
malbonaj fortoj kontraŭ sia malo
la bonon ja persone helpis dio
kaj la malbonon moskvo kaj sofio

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
de verko kiu kun aplomba kelko
teoriumas pri la fina velko
albo', aleksiev, ambroĵ, arafat'
pikel', plat, pul, popoviĉ, paŭer, privat'

en kremlo estis tre konata scio
pro neŭtraleco de ĉi-asocio
ne povas laborista paradizo
larĝiĝi ĝis londono kaj parizo

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
beker, beetoven, berman, benaze'
borman martin, borman verner kaj burle'
marks, miĥalski, milojeviĉ, minaja
molotov, moric: jen kunularo gaja

kaj certe spite al burĝa logiko
eĉ kunkomplotis la pekina kliko
ĉar fortan emon sentis maŭzedongo
en roterdamo ludi je pingpongo

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
brant, breĵnev leonid, burda, burival'
konor, korseti, ĉiĉerin, ĉoliĉ kaj dal
dratver, drezen, dubĉek, egami, ajĥolc
kun ajĥhorn kaj engels por fia negoc'

kaj vi ŝajne naiva esperantisto
vi voĉdoninta por la kontraŭkristo
ĉu nia estas vi samideano
aŭ kaŝe vi agentas por tirano?

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
gete, gonzales aboin', gorki, grec'
rosa, rel, ribentrop, regulo perec'
hilova, adolf hitler, hektor hodler
hog, horak, ĥruŝĉov, incertov, insbruker

nu, pravis la japanaj policistoj
akvomelonoj kaj esperantistoj
ja saman havas ambaŭ la koloron
sub verda ŝelo kaŝas ruĝan koron

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
kaloĉaj, kaŭcki, kaŭamura, kiljan
fermas, viŝinski, vitek, vogt, varengjan
lejzeroviĉ, lajbnic, ljenin, lion-smit
ŝpur, ŝustr, tjeri', tileman, josip tit'

demandu: “kial verdas via stelo?”
respondos komplotintoj sen ŝancelo:
“ankoraŭ ne maturas ĉi-insigno,
post maturiĝo ruĝos ĝi kun digno.”

sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso
sodjan-ruso', ŝiler, sekelji
svoboda, sabo-felŝe, serdahelji
zonabend, stalin kaj step-bovic kaj stren
luin franko, luter martin kaj amen'

sed eble io misfunkciis en la plano
de moskvo, beogrado kaj tirano
ĉar elektiĝis fine usonano
neŭtrale iras plu la karavano.

hamburgen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)