Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hanuka-himno

Hanuka-himno

Teksto

Rok' de l' savo, nun al Vi
glorantaj kantoj eksonu.
Preĝodomon fondu Vi,
ke dankoferoĵn ni donu.
Ne ĝenu oferejon
bojanta fiularo,
pro ĝojeg' kantigos min
konsekrad' de l' altaro.

Malfeliĉo nutris min,
ĉagreno forton konsumis.
En servut' kruela jam
esper' nenia eklumis.

Sed forta Lia mano
dronigis Faraonon,
lin kaj lian aron mar!
glutis for kiel ŝtonon.

Sed en Lia sankta hal'
ne korripozo min benis.
Ĉar idolojn servis mi,
premantaj novaj alvenis!
Min igis Eternulo
svenigan trinki vinon,
sed post sepdek jaroj jam
Babilon havis filon.

En la hasmonea temp'
la siroj sin grandarigis
turojn, murojn rompis for,
oleon eĉ malsanktigis.
Miraklon tamen kaŭzis
en kruc' olea resto.
Memorigas nin pri ĝi
nun oktaga la festo.

hanuka-himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)